• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-27 11:12:55    
Plur-partia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo de Ĉinio

cri
Plur-partia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo estas baza politika sistemo de Ĉinio.
Ĉinio estas lando kun pluraj politikaj partioj. Krom la reganta partio – la Komunista Partio de Ĉinio, ekzistas ankoraŭ 8 demokratiaj partioj. Tiuj demokratiaj partioj naskiĝis jam antaŭ la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Politike, ili subtenas gvidadon de la Komunista Partio, tio estis ilia historia elekto dum la longedaŭra kunlaborado kaj komuna batalado kune kun la Komunista Partio. La Komunista Partio de Ĉinio kaj diversaj demokratiaj partioj ĉiuj devas preni la Konstitucion kiel la bazan agadan kriterion. Organize, diversaj demokratiaj partioj estas memstaraj, kaj ĝuas la politikan liberecon, organizan sendependecon kaj leĝan statuson difinitajn de la Konstitucio. La fundamenta orientilo de la kunlaborado inter la Komunista Partio kaj diversaj demokratiaj partioj estas "longedaŭra kunekzistado, reciproka inspektado, sincera kontaktado kaj komuna renkonto al honoro kaj sufero".
Diversaj demokratiaj partioj estas nek sen-regpovaj partioj, nek opoziciaj partioj. Ili estas partioj partoprenantaj en la ŝtata administrado. La fundamenta enhavo de ilia partoprenado en la ŝtata administrado estas kiel jene: Partopreni en la ŝtata regado, en interkonsiliĝado pri gravaj ŝtataj orientiloj kaj en decido de kandidatoj de ŝtataj gvidantoj, en administrado de la ŝtataj aferoj kaj en formulado kaj praktikado de la ŝtataj orientiloj, politikoj, leĝoj kaj kodoj.
Kiam la ŝtato alprenas aŭ decidas gravajn problemojn rilate al la nacia ekonomio kaj popola vivo, la Komunista Partio antaŭ ĉio faras interkonsiliĝon kun la demokratiaj partioj kaj senpartiaj personoj, kaj akirinte la komunan konon, faras la finan decidon. La demokratiaj partioj kaj senpartiaj personoj havas laŭproporcie siajn proprajn reprezentantojn en la ŝtata leĝdona organo – Tutlanda Popola Kongreso kaj ĝia konstanta komitato, konstantaj specialaj komisionoj kaj lokaj diversnivelaj popolaj kongresoj, celante pli bone diskuti kaj partopreni en la ŝtata administrado kaj ludi sian inspektan rolon; en la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco plene disvolvi la rolon de la demokratiaj partioj kaj senpartiaj personoj; rekomendi personojn el demokratiaj partioj kaj senpartiajn personojn servi kiel gvidantoj en diversnivelaj registaraj kaj justicaj institucioj.
Jen estas la ĉina sistemo de plur-partia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio.