• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-27 11:12:55    
Solvu la tri agrikulturajn problemojn per strategio de urbigo

cri
La tri agrikulturaj problemoj estas la problemoj pri kamparanoj, kamparo kaj agrikulturo. Ili estas la centro de la laboroj de la ĉina registaro en la lastaj jaroj. En la antaŭ nelonge okazigita tria sesio de la deka Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, la komitatanoj venintaj el diversaj lokoj prezentis multajn proponojn por solvi la problemojn. Iuj el ili opiniis ke la radikala politiko por solvi la problemojn kuŝas en plenumo de la strategio de urbigo por lasi kamparanojn iri en urbojn.

De 1998 ĉiujare la Ĉina Akademio de Sciencoj publikigis "Raporton pri la Strategio de Kontinuigebla Disvolvo de Ĉinio". Ĉijara raporto prenis la "Kontinuigeblan Disvolvon de Ĉinaj Urboj" kiel la ĉeftemon. En la raporto la esplora grupo pri la strategio, kun sinjoro Niu Wenyuan kiel la unua sciencisto, elmetis ke la radikala solvo de la agrikultraj problemoj estas grandkvante malmultigi la kamparanojn, kaj ke por tion realigi la sola vojo estas plenumi la strategion de urbigo.

Kiel membro de la deka Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, la unua specialisto Niu Wenyuan ĉeestis al la tria sesio. Li diris ke la ĉina urbigo sin trovas en la periodo de rapida disvolvo, la urbiga nivelo leviĝis al 37% de 19% en 1990, tamen estas malalta ol tiu de evoluintaj landoj.

La komitatano Niu opinias ke la urbigo estas nepra tendenco. En antaŭaj jaroj Ĉinio zigzagis en la problemoj kaj nun jam sin liberigis de la misopinioj, nome "La urba disvolvo certe kaŭzos la urban malsanon" kaj "Nepre necesas serioze regi la disvolvon de grandaj urboj". Li klarigis ke la urba malsano estas konkerebla laŭ evolua vidpunkto kaj per projekto kaj regado.

Ankaŭ aliaj komitatanoj emfazis en pridiskutado de la strategio de urbigo, ke en la procezo de urbigo kamparanoj transformiĝos kiel urbanoj, tamen tio ne signifas realigon de urbigo. La bazo de urbigo estas altigi ilian kapablon por posedi kaj gajni riĉaĵon.

Vicrektoro de Nankina Normala Universitato Chen Lingfu opinias ke la urbigo ampleksas vaste, plej grave estas persisti en ĉiuflanka harmonia kontinuigebla disvolvo. Necesas ellabori diversajn normojn, kiel ekzemple preni homojn kiel la bazon, liveri al kamparanoj pli multe da laboraj ŝancoj, ŝpari teran kaj akvan fonton, protekti medion kaj protekti tradician kulturon, por taksi la laborojn de diversnivelaj registaroj.

La komitatanoj montris ankaŭ iujn mankojn dum la urbigo de Ĉinio, ekzemple la kontribuo de grandaj urboj ne estas granda, la ekonomia disvolvo de mezaj urboj ne estas vigla, la forto de malgrandaj urboj ne estas granda kaj la ĝenerala stato de urbetoj ne estas bona. Por plibonigi tiun staton necesas teni la urbigan ritmon kaj persisti en harmonia disvolvo de grandaj, mezaj kaj malgrandaj urboj kaj urbetoj.