• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-27 11:12:55    
Deveno de la nomo de Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco

cri

Antaŭ fondiĝo de la nova Ĉinio, la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco de Ĉinio estis establita kune de la Komunista Partio de Ĉinio, diversaj demokratiaj partioj, demokratoj sen partia aparteno, diversaj popolaj societoj kaj personoj de diversaj rondoj, ĝi estas patriota organizo de unueca fronto de la ĉina popolo kun vasta respondeco.

La Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco ankaŭ nomiĝas "Nova Politika Interkonsiliĝa Konferenco", malsame ol la malnova Politika Interkonsiliĝa Konferenco okazigita en Chongqing de Ĉinio en 1946. En 1948, la Komunista Partio de Ĉinio alvokis okazigi novan Politikan Interkonsiliĝan Konferencon por disvastigi kaj solidigi popolan demokratian unuecan fronton. En junio de 1949, prepara kunveno de la Nova Politika Interkonsiliĝa Konferenco okazis en Beiping (nuna Pekino). Poste Zhou Enlai elmetis, ke multaj societoj havas titolon de "popolo", tiel la Politika Interkonsiliĝa Konferenco ne prenas ĝin? Tiu opinio estis akceptita. Ĉar la popolo inkludas laboristan klason, kamparanaron, urban etburĝaron, nacian burĝaron kaj aliajn patriotojn, estas evidenta la popola demokratia naturo. En la 17-a de septembro 1949, la dua kunveno de la prepara komitato decidis ŝanĝi la nomon de la Nova Politika Interkonsiliĝa Konferenco al Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco de Ĉinio, ĝia mallongigita nomo estas "Popola Politika Interkonsiliĝo".