• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-27 15:12:04    
Dick Cheney vizitas Pakistanon kaj Afganion (foto)

cri

En la 26-a de februaro post la vizito al Japanio kaj Aŭstralio, usona vicprezidento Dick Cheney vizitas Pakistanon kaj Afganion. Amaskomunikiloj opiniis, ke grava celo de la vizito estas kiel respondi al furioza ofensivo, kiun Taliban probable lanĉos en printempo.

Dum la restado en Pakistano li renkontiĝis kun la pakistana prezidento Pervez Musharraf. Ili interparolis ĉirkaŭ 2 horojn. La deklaro, publikigita post ilia interparolo, diras, ke la du flankoj interŝanĝis opiniojn rilate al pactraktato inter Pakistano kaj triba regiono, kaj bato al Taliban kaj Al-Qaeda; Pervez Musharraf esprimis al Dick Cheney la firman volon bati Taliban kaj Al-Qaeda. Tiutage la usona ĵurnalo New York Times per parolo de iu altranga oficisto komentis, ke la vizito de Dick Cheney alportis al Pervez Musharraf necedeman signalon, se Pakistano neglektos en la batalo kontraŭ Taliban, Usono probable reduktos helpon al Pakistano.

Pakistano estas la 5-a granda lando akceptanta helpon de Usono. En buĝeto por la nova jaro la usona prezidento Bush sankciis liveri al Pakistano monhelpon je la sumo de 785 milionoj da dolaroj, interalie 300 milionoj estos uzataj por helpi al Pakistano bati ekstremisman forton. Parolo de la altranga oficisto indikis, ke Pakistano jam dispoziciis ĉirkaŭ 80 mil armeanojn kaj pli ol 1 000 kontrolejojn ĉe la landlimo kun Afganio, kaj arestis pli ol 600 membrojn de Al-Qaeda kaj Taliban, tamen Usono ne estas kontenta pro tio, ĝi esperas, ke Pakistano pli bone ludu sian rolon en la batalo kontraŭ Al-Qaeda.

Post mallonga restado en Islamabado, Dick Cheney senprokraste veturis al Afganio. Li intencis tuj renkontiĝi kun la afgana prezidento Hamid Karzai, tamen la rendevuo prokrastiĝis pro senĉesa pluvo en Kabulo. Laŭ informo, ili interparolos probable en la 27-a.

Pasintajare en Afganio okazis la plej severa perforta konflikto depost la disfalo de la talibana regpotenco. Kompare kun la jaro 2005, pasintajare la nombro de apudvoja bombo-atako duoble pliiĝis, kaj tiu de suicida atako kvinobliĝis, pro tio miloj da homoj pereis. En la 15-a de februaro la regiono Musa Qala de la provinco Helmand, troviĝanta en la suda parto de Afganio, refoje falis en manojn de Taliban. La afgana registaro restas senpova en la regado al iuj sudaj kaj okcidentaj regionoj de tiu ĉi lando. Ĉi-foje Dick Cheney celas konsiliĝi kun la afgana registaro kiel plifortigi regadon de la centra registaro, solvi la problemojn pri korupto kaj narkotaĵa komerco, kiujn Afganio alfrontas.

Pro la serioza situacio en Afganio, Usono ĉiam apelacias al aliancanoj de NATO aldoni armeanojn al Afganio, tamen ili ignoras la usonan apelacion. En tiu ĉi fono la vizito de Deck Cheney havas alian celon, premi aliancanojn aldoni armeanojn al Afganio.