• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-27 18:43:18    
Multe progresis la ekonomio de Chongqing en dek jaroj

cri
Multe progresis la ekonomio de Chongqing en dek jaroj

En la jaro 1997 la urbo Chongqing fariĝis la kvara municipo de Ĉinio. De tiam, precipe de praktikado de la ĉina politiko pri energia ekspluatado de la okcidenta landparto, la ekonomio de la municipo Chongqing multe progresas.

La 27-an de februaro en Pekino, estro de la municipo sinjoro Wang Hongju diris en gazetara konferenco, ke en 1996 la vendado de tiea industrio valoris nur je 100 miliardoj da juanoj de renminbi, sed en la pasinta jaro, je 420 miliardoj da juanoj, plimulte kvaroble en dek jaroj.

La estro diris, ke de 2006 ĝis 2010 la industria investo de la municipo Chongqing atingos 600 miliardojn da juanoj.

En 2006 longeco de ĉinaj novkonstruitaj kaj rekonstruitaj vilaĝaj ŝoseoj superis 320 milojn da kilometroj

Laŭ informo, en la jaro 2006 longeco de ĉinaj novkonstruitaj kaj rekonstruitaj vilaĝaj ŝoseoj atingis 325 milojn da kilometroj kaj plenuma investa sumo de konstruado de vilaĝaj ŝoseoj atingis 150 miliardojn da juanoj.

Pri tio Feng Zhenglin, ĉina trafika vic-ministro informiĝis en la 26-a en Pekino.

Feng Zhenglin esprimis, ke en la kuranta jaro, Ĉinio plue plifortigos asignon al konstruado de vilaĝaj ŝoseoj kaj plenumos konstruadon de vilaĝaj ŝoseoj je 300 miloj da kilometroj.

Pliiĝis nombro de turistoj akceptitaj de Ĉinio kaj turisma enspezo en ora semajno de Printempe Festo

La 25-an de februaro, ĉina koncerna flanko publikigis statistikan raporton dirante, ke en la 7-taga libertempo de la ĉina tradicia festo Printempa Festo de la kuranta jaro, tutlandaj turismaj fakoj sume akceptis pli ol 90 milionojn da homfojoj, la turisma enspezo atingis 43,8 miliardojn da juanoj, respektive pli multe je 17% kaj 19% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Glate funkcias verdiga inĝenieriaĵo de Pekinaj Olimpikoj

Nun, glate funkcias verdiga inĝenieriaĵo de Pekinaj Olimpikoj. Ĝis la fino de 2006, pekina arbara verdiga proporcio atingis 51% kaj urba verdiga kovra proporcio superis 42%.

La 26-an de februaro en koncerna kunveno, pekina urb-estro Wang Qishan diris, ke nun post nur 529 tagoj inaŭguriĝos Pekinaj Olimpikoj en 2008, Pekino fortigos verdigan laboron kaj senĉese kreos belajn urbajn vidindaĵojn.

Ĉinio publikigis kvin-jaran projekton pri konstruado de sendepende kreada povo

La 25-an de februaro, la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono publikigis la kvin-jaran projekton pri konstruado de la sendepende kreada povo. Laŭ tiu projekto, en la jaro 2010, Ĉinio finkonstruos nombron da gravaj scienc-teknikaj fundamentaj instalaĵoj, ŝtataj sciencaj centroj, ŝtataj laboratorioj ktp.