• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-28 19:48:24    
Yantai bonvenigis pintan tempon de investo de taiwan-aj komercistoj

cri

Taiwan-a komercisto Lin Gongsong ĝuste ricevis helpon el la asocio de taiwan-aj komercistoj. Sinjoro Lin sciigis al raportisto, ke bonaj kondiĉoj de la urbo Yantai kaj bona servado de la asocio estas la ĉefaj kialoj de lia investo en Yantai. Por longtempe disvolviĝi en Yantai, sinjoro Li opiniis, ke honesteco estas tre grava. Antaŭ nelonge, nove fondita silkofabriko de sinjoro Lin aĉetis instalaĵojn, tiam iuj persvadis lin aĉeti uzitajn instalaĵojn por redukti koston, sed li ne faris tion.

"Mi havas ĉi tian komparon, la sento de aĉeto de nova aŭto kaj aĉeto de uzita aŭto estas grande malsamaj. Ekzemple, vi veturigis novan aŭton al fora loko, la probablo de malboniĝo estas malgranda. Sed se vi aĉetis uzitan aŭton, kvankam la prezo estis malmultekosta, tamen eble en la duona vojo, ĝi paneis. Same en via entrepreno. Ĝi funkcias duone, mendiloj venas, sed instalaĵoj malboniĝas, vi perdos honestecon kaj fidindecon. Mi deziras ne tion, ke la kvanto estu granda, sed tion, ke la kvalito estu plej bona."

Honesteco estas la principo de sinjoro Lin Gongsong ne nur por klientoj, sed ankaŭ por laborantoj. Sinjoro Lin diris, ke la pordo de lia oficejo ofte malfermiĝas, iu ajn laboranto povas rekte raporti staton al li. En la korporacio, ankaŭ ekzistas kesto de opinioj, se laborantoj ne volas rekte sciigi al li, ili povas sendi leteron al li.

En la 21-a jarcento, sekve de tio, ke taiwan-aj komercistoj movis investan gravitan centron al nordo de sudorientaj ĉemaraj lokoj de la ĉeftero, pli kaj pli da taiwan-aj komercistoj, kiel sinjoro Jiang kaj sinjoro Lin, venis al Yantai kaj faris investon. Ĝis la fino de la lasta jaro, Yantai jam sankciis 1 320 programojn kun taiwan-aj kapitaloj, kaj efektive utiligis taiwan-ajn kapitalojn je 2,5 miliardoj da usonaj dolaroj, okupantajn kvaronon de la sumo de taiwan-aj kapitaloj, utiligitaj de la provinco Shandong.

Multaj taiwan-aj komercistoj, disvolvantaj sian karieron en Yantai, ne nur zorgas proprajn aferojn, sed ankaŭ havas proprajn observon kaj penson pri evoluado de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du bordoj. Ili opiniis, ke la du bordoj, havantaj reciprokan kompletigecon en industria strukturo, devas pluapaŝe fari kunlaboron. Taiwan-a komercisto Jiang Zhengping diris:

"En taiwan, multaj entreprenoj en la elektronika flanko okupis la unuajn lokojn de la mondo, en la ĉeftero, multaj pezindustrioj okupis la unuajn lokojn de la mondo, se la du flankoj sin kombinos, mi sentas, la perspektivo estos granda."


1 2