• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-01 09:31:57    
Erudiciula stelo Yu Dan (foto)

cri

Lastatempe Yu Dan profesoro de Pekina Normala Universitato fariĝis "akademia stelo". Ŝi famas pro ekspliko de ĉina tradicia klasikaĵo "Lunyu" per unika formo en televida programero kaj venda kvanto de libro verkita de ŝi pri ŝia kompreno al "Lunyu" superas milionon kaj 500 milojn en 40 tagoj depost eldoniĝo. De maljunuloj al mezlernantoj, de oficistoj al familiaj virinoj, preskaŭ ĉiuj parolas pri Yu Dan.

Sur interreto, oni nomas Yu Dan "Belulina Profesoro". Ŝi kun delikata vizaĝo kaj serioza temperamento, ĉiam donas varmecon al homoj. Kiam ŝi estas ĉirkaŭata de sennombraj legantoj ĉe libro-vendada medio, ŝi ankoraŭ povas doni saman senton.

Yu Dan servas kiel direktoro de fako de filma kaj televida amaskomunikilo de Pekina Normala Universitato kaj estas doktoro de filma kaj televida scienco. Kvankam ŝi sinsekve servis kiel projektisto kaj reĝisoro de preskaŭ 50 televidaj rubrikoj de Ĉina Centra Televida Stacio, tamen antaŭ oktobro de la jaro 2006, ŝi ne estis atentata de la publiko. Poste ŝi faras eksplikon pri ĉina tradicia klasikaĵo "Lunyu" en televida programero "Intelektula Tribuno" kaj la ekspliko kaŭzas fortan eĥon.

Nun tie kie ŝi aperas, kolektiĝas multaj homoj. En la 26-a de novembro de la jaro 2006, oni okazigis ceremonion por vendi libron , en tiu tago vendiĝis 12 600 ekzempleroj. Ĝenerala vic-direktoro de Ĉina Libro-Buroo, eldonada flanko de la libro sinjoro Gu Qing diris:

"Nun vendiĝas miliono kaj 500 miloj da ekzempleroj kaj la venda kvanto kontinue kreskas. Kial la libro estas tiel vaste vendata? Ni opinias, ke troviĝas du ŝlosilaj faktoroj, t.e. klasiko kaj disvastigo. Yu Dan lertas en disvastigo de klasiko en la ĉina tradicia kulturo al la publiko. Per ŝia altrapida kaj bonkvalita disvastigo kaj prelego, la libro vekas preferon de la publiko, kiu estas kaŝita en homa profunda koro."

"Lunyu" estas rigardata kiel sankta libro, laǔ kiu popolano normigu sian konduton. Intencante fariĝi oficisto, oni parkere lernis ĝin. Historie cirkulis la aserto, ke per duona "Lunyu" oni jam povas regi la mondon, tio signifas, ke posedo de duono de la konfuzia doktrino jam sufiĉas por tiu, kiu volas administri ŝtaton.