• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-01 14:13:31    
Ĉinio sin dediĉas al memstara esploro de aviada industrio

cri

En la 5-a de januaro, koncerna fako de la ĉina aviada industrio lanĉis la nov-generacian batalaviadilon F-10, faritan de Ĉinio mem, kaj malkaŝis ties teknikan detalon kaj la esploran procezon. Tio tuj vekis vastan atenton en la mondo. Bonvolu aŭskulti nian raporton pri tiu ĉi temo.

Tiutage super iu ĉina aerodromo okazis "speciala batalo". Du batalaviadiloj, nove faritaj de Ĉinio mem kun ĉina intelekta proprieto, intense batalis kun 4 "invadaj aviadiloj". Fine la du novaj batalaviadiloj venkis en tiu ĉi ekzercado.

Sinjoro Song Wencong estas la ĉefprojektisto de tiu-tipa batalaviadilo. Laŭ lia konigo, en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento Ĉinio komencis la esploron pri la batalaviadilo F-10; sukceso en la esploro pri tiu ĉi avialio estas unu el gravaj atingoj, akiritaj de la ĉina aviada industrio post multjara klopodo, kaj pluapaŝe altigos la defendan kapablon de la ĉina aerarmeo. Song Wencong diris, "Tiu ĉi sukceso havas gravan signifon, kaj manifestas, ke Ĉinio jam posedas avangardajn batalaviadilojn. En la komenco ni direktis la rigardon al internacia progresinta tekniko."

La nov-generacia batalaviadilo F-10 havas du tipojn, unusidan kaj dusidan. En la projektado oni uzis grandan nombron da novaj teknikoj kaj teknologioj, kaj konsideris akordigon de la korpo kaj flugiloj por faciligi ŝteliron de la aviadilo kaj grandigi olecisternon, tio multe altigis la flugan funkcion.

Krome la batalaviadilo F-10 posedas kompletan regsistemon. Song Wencong klarigis, ke tiu ĉi sistemo povas aŭtomate sendi al regada komputilo informojn pri la fluga stato kaj mekanisma manipulado de la piloto, post komputado ĝi sendas instrukciojn al regaj aranĝoj, tiamaniere por ke la aviadilo aŭtomate monitoru kaj traktu diversajn perturbojn.

Ĉinio jam komencis ekipi la aeran armeon per tiuj aviadiloj. Sinjoro Luo Ronghuai, prezidanto de la Chengdu-a Aviadila Korporacio, kiu fabrikis tiujn ĉi aviadilojn, diris al raportisto, ke sukceso el la esploro pri la batalaviadilo F-10 apartenas ne nur al la ĉina aviada industrio, sed ankaŭ al la tuta industria sistemo de Ĉinio, kaj ludos la motoran rolon. Li diris, "Sukceso el la esploro pri la batalaviadilo F-10 signas, ke la memstara esplorsistemo de la ĉina aviada industrio jam kompletiĝis, tio havas grandan signifon pli ol la aviadilo F-10."

Laŭ konigo de la ĉina Unua Aviada Korporacio, sukceso el la esploro pri la aviadilo F-10 signis, ke la ĉina aerarmeo komencis sin ekipi per la tria-generaciaj aviadiloj; sukceso el la esploro pri la aviadila motoro Taihang markis, ke Ĉinio komencis provizi militajn aviadilojn per la tria-generaciaj motoroj; kaj tiu el la esploro pri aera-al-aera misilo atestis, ke Ĉinio kapablas fari la 4-a-generacian misilon. Sinjoro Geng Ruguang, ĝenerala vicdirektoro de la ĉina Unua Aviada Korporacio, diris, "Tio estas tri grandaj paŝoj, faritaj de Ĉinio, kaj pro tio Ĉinio fariĝis la 4-a lando, kiu kapablas sendepende fari avangardajn batalaviadilojn, motorojn kaj misilojn, kaj posedas grandan nombron da kernaj teknikoj."

Krome la ĉina aviada industrio elspezis grandan energion ankaŭ en la memstara esploro pri civilaj avidiloj. Geng Ruguang diris, ke la nov-generacia pasaĝera aviadilo ARJ21, elesplorita de tiu ĉi aviada korporacio, estas provfarata. Li diris, ke ĝi havas la plej larĝan pasaĝeran kajuton de kurtdistanca aviadilo, kaj povas ekflugi kaj surteriĝi en altebenaĵaj aerodromoj de la nordokcidenta regiono de Ĉinio. Nun la korporacio jam ricevis mendilojn por 71 aviadiloj. Laŭ plano, tiu ĉi aviadilo premieros marte de la venonta jaro, kaj estos provizata en 2009.

De la esploro pri militaj aviadiloj al la civilaj, la ĉina aviada industrio per sia kreado kompletigis la sistemon pri esploro, fabrikado kaj provado, kaj starigis gravajn laboratoriojn. Profesiuloj opiniis, ke ĉio ĉi daŭre ludos gravan motoran rolon por konstruadoj de la nacidefenda industrio kaj nacia ekonomio de Ĉinio.