• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-01 16:18:40    
Entreprenoj de Zhongguancun marŝis je nova paŝo en kreo

cri

Laŭ konigo, nun ĉinaj entreprenoj jam komprenis kernajn teknikojn sur la kampo de diĝita televidilo, telekomuniko de 3G, funkciada sistemo.

Ren Ranqi sciigis al raportisto, ke atingoj en kreo de la flankoj de norma ellaboro kaj kerna tekniko fontas en organika kombino de produktado, lernado kaj esplorado, kaj fontas en centraliza kreo. Li diris:

"Malsupereco de niaj entreprenoj estas malgranda skalo, nemulta kapitalo kaj relative malforta kapablo de kreo, sed la investo en esploro kaj ekspluato estas granda, risko granda kaj ankaŭ nedetermineco granda. Tio decidis, ke niaj entreprenoj devas marŝi sur la vojo de centraliza kreo. Nome, oni sin kombinu, entreprenoj kaj entreprenoj, entreprenoj kaj universitatoj, scienc-esploraj akademioj sin kunligas kaj formas koncentran forton por kreo. Unu entrepreno eble posedas dekojn da teknikoj kun sendependa intelekta proprieto, sed oni kombinas teknikojn de ĉiuj entreprenoj en industrio, la nombro de teknikoj kun sendependa intelekta proprieto eble atingos centojn, tiel patentujo formiĝos. Sur la bazo de komuna ĝuo, entreprenoj povos rapide disvolviĝi, samtempe la konkurenca forto pliiĝos."

En la lastaj jaroj, Zhongguancun funkciigis kaj plenumas "zhongguancun-an programon de malfermaj laboj", amaso da universitatoj kaj scienc-esploraj akademioj malfermas labajn riĉfontojn al entreprenoj de la zono. Samtempe, gvidate de entreprenoj de Zhongguancun, oni organizis 18 industriajn asociojn, ekzemple asocio de 3-generacia movebla telekomuniko, asocio de Shanlian, asocio de novaj materialoj, asocio de freŝa aero, asocio de krea ideo.

Grande progresis teknika kapablo de entreprenoj, multe altiĝis krea kapablo kaj kreo akiris gravajn atingojn, sed kompare kun iuj evoluintaj landoj, en la flanko de kerna konkurenca forto de alt-nov-tekniko, origina kreo ankoraŭ estas relative malgranda. Ren Ranqi diris:

"Multaj kreoj ankoraŭ estas digestado, sorbado kaj rekreo por eniri en merkaton, vere origina kreo malmulta kaj la kapablo de origina kreo ankoraŭ relative malalta. Por tio, en la kuranta jaro la zhongguancun-a zono plue kultivos la krean sistemon kun entreprenoj kiel ĉefaj kapoj, merkato kiel gvido kaj kombino de produktado, lernado kaj esplorado, rapidigos alt-nov-teknikan industrion kun sendependa kreo kiel kerno kaj plue liveros bonan krean medion al entreprenoj."


1 2