La 1-an de marto, la nov-generacia eksperimenta instalaĵo de la nuklea fuzio esplorita kaj farita de Ĉinio mem estas aprobita de la ŝtata ekzameno. Laŭ konigo, ĝi estas la monde unua oficiale finkonstruita kaj ekfunkciigita eksperimenta instalaĵo de la nuklea fuzio inter la sam-specaj instalaĵoj, kaj metis bazon por ke Ĉinio ĉiuflanke aliĝu al korelativaj programoj de la internacia kunlaboro.
Laŭ informo, de longa tempo, diverslandaj sciencistoj esperas solvi la energio-mankan problemon de la homaro per maniero de la nuklea fuzio.
En la jaro 1998, Ĉinio komencis konstruadon de la nov-generacia eksperimenta instalaĵo de la nuklea fuzio en la urbo Hefei, ĝis nun jam asignis pli ol 160 milionojn da juanoj, kaj konkeris pli ol 60 ŝlosilajn kaj novajn teknikojn.
La ŝtata ekzameno montras, ke la instalaĵo atingis la internacie avangardan nivelon.
|