• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-01 21:48:41    
UEA revas pri Nobel-premio

cri
Laŭ Libera Folio, Universala Esperanto-Asocio en la jaro 2008 festos sian centjariĝon, kaj esperas ricevi la Nobel-premion pri paco kiel naskiĝtagan donacon. Cele al tio, jam printempe 2006 la estraro de UEA decidis relanĉi la malnovan kampanjon por kandidatigi UEA-n ĉe la norvega Nobel-komisiono. En 1910 la Nobel-komisiono serioze konsideris premii Ludovikon Zamenhof, kaj en 1988 UEA estis en la mallonga listo de kvin meritaj kandidatoj. La landa asocio de UEA en Norvegio, Norvega Esperanto-Ligo (NEL), tamen opinias, ke la ĝisnuna agado de UEA por monda paco neniel sufiĉas por ke la asocio estus serioze konsiderata. Tial NEL turnis sin al la komitato de UEA por oficiale malrekomendi la kandidatigan kampanjon. "Ni konsilas al UEA nuligi la kampanjon. Ni opinias ke pli valorus konkreta laboro por pli vasta uzado de Esperanto, ekzemple en nova porpaca aktiveco", skribas la estraro de NEL.

La Nobel-premion pri paco disdonas aparta norvega Nobel-komisiono, laŭ la testamento de Alfred Nobel. Proponi kandidaton rajtas interalie membroj de parlamentoj kaj registaroj, anoj de internaciaj kortumoj, universitataj profesoroj pri sociaj sciencoj, historio, filozofio, juro kaj teologio. La proponoj devas esti senditaj ĝis la 1-a de februaro de la koncerna jaro, kaj dum la lastaj jaroj kutimis veni proponoj pri pli ol 140 kandidatoj.

La informoj pri la nomumitoj estas sekretaj dum kvindek jaroj, tial ne eblas certe scii, kiomfoje UEA estis nomumita. La arkivoj de la Nobel-komisiono tamen montras, ke jam en 1907 Ludoviko Zamenhof estis nomumita por la Nobel-premio pri paco de 12 britaj parlamentanoj.

Li estis denove nomumita en 1909, kaj en 1910 lin nomumis ne nur kvar britaj parlamentanoj, sed ankaŭ 42 anoj de la franca parlamento. En tiu jaro la Nobel-komisiono ŝajne prenis la aferon iom serioze, ĉar la arkivo enhavas indikon, ke la nomumo estis oficiale prijuĝita de Halvdan Koht, norvega historiisto, membro de la Nobel-komitato kaj poste ankaŭ ministro de eksterlandaj aferoj de Norvegio. La pac-premion en 1910 fine ricevis la Internacia Pacburoo (IBP) en Svisio.

Zamenhof estis nomumita por la pac-premio ankaŭ en 1913, 1914, 1915, 1916 kaj 1917. En 1913 la konata brita esperantisto kaj pacifisto Felix Moscheles trafis en la "mallongan liston" de kandidatoj, sed oficiala prijuĝo de liaj meritoj ne estis farita de la Nobel-komitato.

En 1934 la mondfama Esperanto-instruisto Andreo Cseh estis nomumita por la pac-premio pro sia 22-jara "apostola agado por interkompreniĝo kaj paco". La premion tiujare ricevis Arthur Henderson, iama eksterlandministro de Britio kaj prezidinto de malarmada konferenco en 1932.

Universala Esperanto-Asocio estis unuafoje nomumita en 1954 de la norvega parlamentano Carl Henry. La duan fojon UEA estis nomunita en 1955 de la sveda parlamentano Einar Dahl. La Nobel-komisiono ne entreprenis esplorojn pri la meritoj de UEA en tiuj jaroj. Informoj pri postaj nomumoj ankoraŭ ne estas publikaj, sed ekde 1960 dum multaj jaroj esperantistoj regule aranĝis kunordigitajn kampanjojn por kandidatigi la asocion. Laŭ informoj, kiuj likis al la gazetaro, en 1988 UEA estis unu el la kvin kandidatoj, el inter kiuj la premiito estis elektita.

Post tiu jaro tamen sekvis longa paŭzo en la Nobel-aktivado de UEA. En la jaro 2000 oni okazigis novan kampanjon, por la pac-premio 2001. En tiu jaro almenaŭ 32 rajtigitaj personoj el dek landoj kandidatigis la asocion. Kompreneble UEA ne ricevis la premion tiam, kaj la ŝancoj de la asocio entute iam ricevi la premion estas marĝenaj. Tamen la asocio antaŭe opiniis la kandidatigan procedon taŭga maniero altiri publikan atenton al Esperanto.