• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-02 15:11:57    
Intervjuo al estro de Pekina Filma Instituto Zhang Huijun

cri

Karaj aŭskultantoj, bonvole aŭskultu nian programereton. En Ĉinio Pekina Filma Instituto estas sola universitato, kiu speciale trejnas filmajn talentulojn. En hodiaŭa programero, ni konigos al vi la estron de la universitato profesoron Zhang Huijun.

Zhang Huijun estas samaĝulo al Pekina Filma Instituto. La instituto, fondita en 1956, estas sola universitato en Ĉinio, kiu speciale trejnas filmajn talentulojn. Post sia fondiĝo, la instituto trejnis generaciojn da reĝisoroj, aktoroj kaj filmproduktistoj. Zhang Huijun, tiam nur 22-jara, komencis lernadon tie. Pasis 30 jaroj. Inter liaj tiamaj samklasanoj, multaj jam fariĝis ĉinaj famaj reĝisoroj, fotistoj, ekzemple Zhang Yimou, Chen Kaige kaj Tian Zhuangzhuang. Multaj el liaj lernantoj ekfamiĝis en la filma industrio. Atestinta kreskadon de generacioj da filmistoj Zhang Huijun diris, ke li tre ŝatas la instituton, instrui sciojn al la lernantoj kaj zorgi pri ilia kreskado. Li diris,

"Mi opinias, ke mi tre ĝojas servi al tiuj lernantoj. Ni vivas por krei bonan lernan medion por ili. Estonte ili eble fotos plibonajn ĉinajn filmojn. Tio estos kontribuo al nia lando kaj utilo al ili mem."

La kreska procezo de Zhang Huijun ne estas tiel glata kiel nunaj lernantoj. En la fino de la 60-aj jaroj kaj la komenco de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, pro politiko, multe da ĉinaj universitatoj ĉesigis varbi lernantojn. Ĝis 1978 oni tion restarigis. Zhang Huijun estas unu el unua amaso da studentoj post restarigo de lernantovarbo. Antaŭ lernado en universitato, li servis kiel sporta instruisto en iu normala lernejo kaj administra laboranto. Tamen lernado en universitato tute ŝanĝis sian vivon.

Zhang Huijun klare memoris la ĝojecon, kiam li eniris en la universitaton. Zhang Huijun diris, ke dum la vivo en universitato, li ne nur lernis sciojn, sed ankaŭ akiris respondecan konstitucion al la socio. Li diris,  

"En mia aĝo, oni devas havas respondecon. Se ni povas bone fari administran laboron, ni devas aktive tiel fari. Ĉar la universitato trejnis nin, mia instruisto tiel instruis nin."

Post diplomiĝo el fotada fako, krom instruado, li ankaŭ fotografis dekojn da filmoj kaj televidaj teatraĵoj. Iuj el ili gajnis premiojn. La praktikado helpis multe al lia instruado. Nun Zhang Huijun establis fotan kurson en Pekina Filma Instituto. Lia instruado ĉiam estas vigla. Li esperas, ke liaj lernantoj povu uzi la scion en estonta fotado. Li diris.

"Fotado rilatas al multe da scioj en diversaj kampoj, ekzemple impreskemio, materiologio, fiziko, optiko, mekaniko kaj elektroscienco. Tial mi devas klarigi, kiel oni ŝanĝas la abstraktaĵojn al kontretaĵojn. La tasko de instruistoj estas tio, ke ili sciigas al lernantoj la rimedon por bone fari tian ŝanĝon."

Kiam la instituto absorbas lernantojn ĉiu-jare, Zhang Huijun estas tre okupita. Milojn da junuloj venintaj el diversaj lokoj kolektiĝas en la malvasta institutejo por partopreni en kelkaj ekzamenoj. Zhang Huijun ĉiam serioze elektas la lernantojn. Multe da ĉinaj universitoj grandigis nombron de absorbitaj lernantoj, sed Pekina Filma Instituto ne tion faris. Li opinias, ke tio respondas al la lernantoj kaj al la ĉina filma edukado.

"La nombro de absortotaj lernantoj dependas de la spaco kaj instalaĵo de nia instituto. Ni devas garantii, ke ĉiuj studentoj povas uzi la instalaĵon kaj la laboratorion. Tial ni trejnas niajn lernantojn science kaj serioze. Ni altetaksas, kiel la lernantoj pli rapide faras la laboron."

Nun en la postlabora tempo, Zhang Huijun ofte tradukas eksterlandajn filmojn kaj verkas artikolojn. Reveninte hejme li ofte aprecas muzikaĵon, legas libron, spektas filmojn kaj preparas la instruajn materialojn. Li diris, ke se estonte li ne faros la administran laboron, li volontas daŭre fotografi filmojn.

Karaj aŭskultantoj, finiĝis nia programero. Dankon pro via aŭskulto!