• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-06 15:05:01    
Perspektive al Dohaa Intertraktado

cri

La 5-an de marto en Ĝenevo, Pascal Lamy, ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo, konversaciis respektive kun delegitoj el Usono, Eŭropa Unio kaj Hindio. Post la interparolo, Peter Mandelson, komerca komitatano de Eŭropa Unio diris, ke Eŭropa Unio persistas plu en sia vidpunkto pri la komerco de agrikulturaj produktaĵoj. Tio signas, ke restas diverĝo pri tiuj ĉi problemoj, tial necesas pli da tempo por trarompi la stagnon de la Dohaa Intertraktado.

La 6-an de marto, Pascal Lamy konversacios kun brazila eksterafera ministro Celso Amorim. Vizito de la 4 delegitoj al Ĝenevo vekis atenton de amaskomunikiloj. Oni opiniis, ke tio estas grava klopodo kaj ŝanco por trarompi la stagnon en la Dohaa Intertraktado. Komence de la kuranta jaro, la usona prezidento Bush diris, ke la Dohaa Intertraktado, kiu stagnis jam en duona jaro, devas frue finiĝi. Poste sinjorino Susan Schwab, usona komerca delegito, plurfoje kontaktis delegitojn el Eŭropa Unio kaj evoluantaj landoj. Peter Mandelson faris multajn klopodojn interne en Eŭropa Unio, li esperis, ke oni akiros sukceson en la unua duono de la kuranta jaro dum la servodaŭro de Germanio kiel la deĵoranta prezidanta lando de Eŭropa Unio. Pascal Lamy faris viziton al iuj afrikaj kaj aziaj agrikulturaj landoj por kunakordigo. Antaŭ du semajnoj en Manilo, Pascal Lamy faris prelegon. Li diris, ke Usono, Eŭropa Unio, Japanio kaj Korea Respubliko, kiuj praktikas altan tarifon al agrikulturaj produktaĵoj, konsentis redukti la tarifon. Li malkaŝis, ke stagno en komerco de agrikulturaj produktaĵoj probable trarompiĝos en aprilo aŭ majo, kaj la Dohaa Intertraktado finiĝos en la unua duono de la venonta jaro. Laŭ informoj el diversaj kanaloj, diverĝo inter diversaj flankoj reduktiĝas, kaj oni proksimiĝas al kompromiso. Malgraŭ tio, tamen laŭ la nuna stato, trarompiĝo de la stagno estas malfacila. Akceptante intervjuon, Peter Mandelson diris, ke sukceso el la Dohaa Intertraktado konformas al interesoj de Eŭropa Unio, tamen se aliaj membrolandoj de MKO ne faros similan marŝon, la intertraktado neniam sukcesos.

Oni opiniis, ke Peter Mandelson persistas en necedema starpunkto ĝuste pro forta premo el Francio kaj aliaj eŭropaj agrikulturaj potencoj. Eŭropa Unio estas akuzata pro alta tarifo en komerco de agrikulturaj produktaĵoj, kaj alfrontas premon el Usono kaj evoluantaj landoj. Nordeŭropaj landoj, Britio, Germanio kaj industriaj landoj proponas malaltigi la tarifon por akiri enmerkatigon de industriaj produktaĵoj kaj serva komerco en evoluantaj landoj. Sed Francio, Hispanio kaj Portugalio persistas en la eŭropunia politiko pri agrikulturo, kaj Francio, kiu multe profitas de tiu ĉi politiko, absolute ne volas facile cedi. La 3-an de marto en Franca Internacia Agrikultura Foiro, la franca prezidento Jacques Chirac severe kritikis Peter Mandelson pro lia parolo. Li diris, ke kompromiso, farita de Eŭropa Unio sen la usona cedo, perfidos eŭropuniajn interesojn kaj detruos la solidarecon.

De la franca necedema sinteno oni povas trovi, ke estas tre malfacile, ke en Eŭropa Unio, konsistanta el 27 landoj, oni atingu unuecon rilate al komerco de agrikulturaj produktaĵoj.