• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-06 15:54:04    
Takeuti Yosikazu testamentis al la Esperanto-movado

cri
Takeuti Yosikazu, honora membro de UEA forpasinta aŭtune 2005, testamentis al la Esperanto-movado dek milionojn da japanaj enoj, aŭ proksimume 64.000 eŭrojn. Tiel informis la plej granda japana gazeto Mainichi Shimbun en paĝo de lokaj novaĵoj la 20-an de januaro.

Laj amikoj de Takeuti Yosikazu decidis dividi la sumon por donaci al jenaj kvin organizoj: Takatuki Esperanto-Societo, kiun li fondis en 1966. Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, kies prezidanto li estis. UK-fondaĵo de Japana Esperanto-Instituto, kies vicĉefdirektoro li estis. Azia Fondaĵo de UEA. Li estis la unua prezidanto de Komisiono de Azia Esperanto-Movado de UEA. SAT, kies membro li estis.

Per la donacita mono Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG)

decidis eldoni lian verkon Nova Klaso de Interparolado en Esperanto, ĉar li deziris reeldoni ĝin eĉ en siaj lastaj tagoj.

- La artikolon en Mainichi Simbun verkis ĵurnalisto Takizawa Iwao, kiu estis unu el liaj amikoj. Li ne estas esperantisto, sed simpatianto kaj lia malnova amiko. Li mem ofte aŭdis de s-ro Takeuti pri lia deziro donaci parton de la heredaĵo de li kaj lia edzino, Tomiko, kiu pli frue mortis, al la movado. Ili ne havis gefilojn, kaj sekve malproksima parencaro heredis ilian posedaĵon, kaj fidele plenumis la deziron de la mortinto, rakontas Mine Yositaka.

Takeuti Yosikazu naskiĝis en 1931 kaj konatiĝis kun Esperanto jam en 1946. Ekde 1958 li aktivis en Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), i.a. kiel prezidanto de ĝia komitato kaj redaktoro de ĝia organo. Li flegis la lokan grupon de Takatuki dum kvardeko da jaroj kaj ankaŭ organizis kaj gvidis kursojn.

Precipe kara al Takeuti estis progresigo de Esperanto en Azio. Li estis inciatinto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, kiun UEA starigis en 1984 kaj kies unua prezidanto li fariĝis. Komitatano de UEA li estis 1992-2004.

Dum la Universala Kongreso en Fortaleza en 2002 komitatano Takeuti Yosikazu estis elektita ano de la elekta komisiono de UEA. Antaŭ la Pekina kongreso li en letero sendita al la komitato de UEA pardonpetis, ĉar lia severa malsano jam malhelpis al li plenumi siajn taskojn.

"Sed bonvolu scii, ke mi tamen volas esti via fidela samideano kaj neniam perdos mian preskaŭ 60-jaran esperantistecon ĝis mi iam ellasos mian lastan spiron", li skribis.

(Aldone: la informo fontas el Libera Folio)