• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-06 16:37:48    
Folkloristo Cao Baoming (foto)

cri

Cao Baoming estas folkloristo kaj en pli ol 30 jaroj, li estis ĉe fora montregiono kaj penege serĉis kaj notis popolan kulturan formon, kiu estis nekonata por homoj. Sub lia klopodo, aro da popolaj kulturoj, inkluzive de aglo-kapta kulturo, estas atentata de la publiko.

En montregiono de la provinco Jilin, nordorienta Ĉinio, de centoj da jaroj, lokaj loĝantoj havas tradicion kapti kaj nutri aglojn kaj tago post tago formas unikan aglo-kaptan kulturon. Tamen antaŭ publikigo de koncernaj detaloj fare de Cao Baoming per formo de libro, tiu popola kultura formo estis malmulte konata por la publiko kaj estis en stato de rapida pereo. La libro estas raporto pri efektivaj okazaĵoj, kiu estas eldonita antaŭ nelonge, t.e. "La Lasta Aglo-Kaptisto".

La libro detale notas la aglo-kaptan kulturon, kiu kontinuas en la ĉina nordorienta landparto. En la libro, per fotoj, mandesegnitaj pentraĵoj, dikto kaj aliaj, oni vivece kaj figure eksponas historion de la kulturo, teknikon por kapti kaj dresi aglojn kaj senton kunekzistantan inter homoj kaj agloj. Cao Baoming diris:

"En ĉirkaŭ du jaroj, mi ĉiam vivis kun aglo-kaptisto Zhao Mingzhe, en ĉaskabano kaj sur monto kaj notis kompletan procezon de lia kapto, dreso kaj liberigo de agloj. Eĉ lia dikto estis notata. En 400 jaroj, la lerteco malmultis kaj en la nuntempo la lerteco preskaŭ pereus. Kio estas nemateriaj kulturaj heredaĵoj? Estas saĝeco de la homaro kaj procezo, lerteco kaj tekniko estas zorgataj. Ni celas aglo-kaptan teknikon kaj protekton de agloj. Sperto kaj medio de aglo-kapta naciminoritato estos valora heredaĵo de la homaro."

Post eldonado de la libro "La Lasta Aglo-Kaptisto", la vilaĝo Yulou de la urbo Jilin en la provinco Jilin, loko de la aglo-kapta kulturo tuj fariĝis varma punkto de amaskomunikiloj ĉinaj kaj alilandaj kaj oni simple nomas ĝin "agla vilaĝo" kaj multaj homoj veturas tien por vojaĝo. La lasta aglo-kaptisto Zhao Mingzhe estas rigardata kiel eminenta heredanto de la ĉina popola kulturo kaj la libro de Cao Baoming estas enlistigita kiel modelo de frukto de ĉina protekto de nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

Cao Baoming 58-jara estis universitata instruisto. En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, li gvidis studentojn kolekti popolan kulturon kaj ĉio kion li vidis kaj aŭdis rezultigis lian iron sur speciala vojo de enketo kaj esploro de folkloro. La libro "La Lasta Aglo-Kaptisto" estas nur unu el verkoj de Cao Baoming kaj nun liaj 64 libroj pri popola lerteco estas eldonitaj kaj baldaŭ 7 manuskriptoj estos presataj.