• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-07 11:29:37    
Ĉinio plirapidigos konstruadon de moderna agrikulturo

CRI
Ĉinio plirapidigos konstruadon de moderna agrikulturo

En la 6-a de marto en Pekino, vicministro de ĉina Agrikultura Ministerio Zhang Baowen esprimis, ke Ĉinio plirapidigos konstruadon de moderna agrikulturo, garantii grenan sekurecon de la ŝtato kaj multigi enspezon de kamparanoj.

Zhang Wenbao esprimis tion en la gazetara konferenco de jara regula kunveno de la Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

Ĉi-jare investo en ĉina ŝtata elektrokrado atingos rekordon

La 5-an de marto, raportisto informiĝis de la ĉina Ŝtata Elektrokrada Korporacio, ke ĉi-jare ĉina investo en la ŝtata elektrokrado atingos rekordon, kaj tiu en nemoveblaĵoj atingos 220 miliardojn da juanoj, interalie 202,5 miliardojn da juanoj en la elektrokrado.

Diversaj lokoj de Ĉinio estas esperataj plirapidigi ekonomian disvolvon

La 5-an de marto, Hu Jintao, Jia Qinglin, Zeng Qinghong kaj aliaj gvidantoj de Komunista Partio Ĉinio kaj de la ŝtato, respektive partoprenis en propra delegacio kaj diskutis registaran labor-raporton. Ili postulis, ke tiuj provincoj kaptu bonŝancon, plirapidigu ekonomian disvolvon kaj samtempe pli atentu viv-tenon de la popolo.

En Pekino okazas jara regula sesio de Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta ŝtata aŭtoritata instanco de Ĉinio. Partoprenante en diskuto de la tibeta delegacio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao diris, ke la Tibeta Aŭtonoma Regiono praktike utiligu historian bonŝancon de funkciigo de Qinghai-Tibeta Fervojo kaj igu, ke la fervojo pli bone servu por akceli ekonomian kaj socian disvolvojn de Tibeto kaj por feliĉigi diversnaciecajn popolamasojn de Tibeto.

En la sama tago, Wu Bangguo, prezidanto de Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, partoprenis en ekzamena diskuto de delegacio de Anhui-provinco. Li esprimis esperon, ke la provinco kaptu gravan ŝancon de prosperiĝo de la meza regiono, tenu ekonomian konstruadon kiel centron kaj realigu bonan kaj rapidan disvolvon de ekonomio kaj socio.

Bo Xilai: ekster-kapitala aĉetado en Ĉinio iras orde

La 5-an de marto, ĉina ministro pri komerco Bo Xilai diris, ke la ekster-kapitala aĉetado en Ĉinio sin trovas en la primara stadio, kaj ĝenerale iras orde.

Respondante demandojn de raportistoj en Pekino, Bo Xilai diris, ke la ekster-kapitala aĉetado estas unu el la manieroj de ekster-kapitala eniro en Ĉinion, tamen tio nun ankoraŭ troviĝas en la primara stadio. Li esperas, ke la ekster-kapitala aĉetado estos farita laŭnorme kaj konformos al la principo de justeca konkurenco kaj al la regularo de la merkata disvolviĝo.