• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-07 17:00:25    
Kontraǔ-terorisma Konferenco de Azi-pacifika Subregiono emfazis kunlaboradon

cri

La 6-an de marto en indonezia ĉefurbo Ĝakarto, fermiĝis la 2-taga Kontraǔ-terorisma Konferenco de Azi-pacifika Subregiono. La reprezentantoj el 6 landoj de la azi-pacifika regiono ĉeestantaj al la konferenco unuanime opiniis, ke plifortigo de kunlaborado estas la plej grava el la laboroj kontraǔ terorismo en tiu regiono, kaj ankaǔ la ununura vojo por garantii la sekurecon kaj stabilecon de la regiono.

Ĉi-foja Kontraǔ-terorisma Konferenco de Azi-pacifika Subregiono estis kune organizita de la registaroj de Indonezio kaj Aǔstralio. Ministroj pri eksteraj aferoj, respondeculoj de la policoj kaj justicaj institucioj de Filipinoj, Malajzio, Singapuro kaj Tajlando estis invititaj al la konferenco. En la malferma ceremonio okazinta en la 5-a de marto, indonezia ministro pri eksteraj aferoj Hassan Wirajuda faris parolon. Li diris, ke kunlaborado kontraǔ terorismo estas la plej grava rimedo por solvi la terorisman minacon en la regiono. Diversaj landoj de la regiono devas plifortigi kunlaboradon en ĉiuj flankoj por trakti la senĉese ŝanĝiĝantan terorisman minacon per pli flekseblaj taktikoj. Li diris, ke terorismo ne nur damaĝas senkulpajn civilulojn kaj la socian ordon, sed ankaǔ kaǔzas la fluktuadon de la politika situacio, eĉ detruadon al ekonomio. Ajna lando ne povas per sia propra forto elimini la minacon de terorismo, sed dependas de la kunlaboroj de periferiaj landoj.

Tiu ĉi parolo fare de Hassan Wirajuda decidis la bazan tonon kaj ĉefajn temojn por ĉi-foja konferenco. Observantoj montris, ke ĉi-foja konferenco estis okazigita sub la fono de tio, ke la regiono renkontas seriozan terorisman minacon. De 2000 la indonezia terorisma organizo Jemaah Islamiah faris en Indonezio serion da terorismaj agaĉoj, kiaj eksplodigo sur la insulo Bali, eksplodigo de la hotelo JW Marriot kaj eksplodigo de la aǔstralia ambasado en Indonezio, kiuj kaǔzis morton de centoj da homoj.

En tiu ĉi konferenco oni akiris 3 grandajn fruktojn. Unue, la ĉeestantaj 6 landoj faris profundan analizadon pri la nuna cirkonstanco kaj reala minaco de la terorismaj organizoj de Sudorienta Azio kaj de periferiaj regionoj. Per tio oni faris preparon por bati terorismajn organizojn en la estonteco.

Due, la ĉeestantaj 6 landoj konkretigis la rimedojn por plifortigi la kontraǔ-terorisman kunlaboradon de la subregiono, kio ebligos plian efikecon de la estontecaj kontraǔ-terorismaj kunlaboroj.

Trie, en la konferenco la 6 landoj diskutis kiel trakti translandan terorisman agadon, armilan kontrabandon, seriozan terorisman atakadon kaj similajn. Tio ludos pozitivan rolon por akceli pacon kaj stabilecon de la regiono.