• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-08 14:20:17    
Forta tertremo kaŭzis grandan perdon en Indonezio

cri

La 6-an de marto en Padang, troviĝanta nordokcidente de Sumatro, Indonezio, okazis forta tertremo de 6,3 gradoj, tio kaŭzis grandan perdon. Koncernaj fakoj aplikis urĝajn rimedojn por la savado.

Laŭ meteobserva kaj geofizika institucio de Indonezio, la forta tertremo okazis nordokcidente de Sumatro je 49 minutoj post la 10-a horo de la 6-a de marto. La sisma fonto troviĝas je 33 kilometroj subtere en la gubernio Solok, proksima al la urbo Padang. Laŭ donitaĵo, tiutage publikigita de usona termezura fako, la forta tertremo atingis 6,3 gradojn, kaj la sisma centro troviĝas je 49 kilometroj nordoriente de la indonezia urbo Padang. Kelkajn horojn post la forta tertremo okazis ankoraŭ dekoj da postskuoj.

La forta tertremo kaŭzis grandan perdon. Vespere de la 6-a, proparolanto de delegitaro de la Infana Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj en Indonezio anoncis, ke la tertremo mortigis almenaŭ 82 homojn, kaj vundis centojn da homoj. Tiutage oficisto el kontraŭkatastrofa fako de la sumatra provinco diris, ke la gubernio Solok estas plej grave trafita; laŭ unuapaŝa statistiko, en tiu ĉi gubernio mortis 24 homoj. Indoneziaj amaskomunikiloj raportis, ke almenaŭ 4 elementaj lernantoj mortis en la tertremo. Laŭ prognozo, la nombro de mortintoj pliiĝos. Krom morto, la tertremo kaŭzis ankaŭ grandan ekonomian perdon. Laŭ raporto de la indonezia televidstacio, en la gubernio Solok la tertremo detruis centojn da domoj kaj iujn vojojn, kaj rompis telekomunikon kaj elektroprovizadon.

Pro tio, ke la tertremo okazis surtere, sed ne marfunde, la indonezia registaro donis al la publiko neniun averton pri cunamo, tamen la tertremo ankoraŭ konsternis loĝantojn, oni timis refojan tertremon kaj sekvan cunamon. Laŭ vidinto, pro la timo pri cunamo, post la tertremo loĝantoj hastis el la urbo kaj rifuĝis al altaj regionoj. En Singapuro kaj Malajzio, troviĝantaj je kelkcent kilometroj for de la sisma loko, oni perceptis skuon, pro tio tiutage en tiuj ĉi du landoj kelkcent homoj evakuis altajn domojn.

Tuj post la tertremo la indonezia registaro kaj koncernaj fakoj lanĉis savadon. Multaj homoj urĝe evakuis lernejojn kaj aliajn publikajn lokojn, kaj vunditoj estas senditaj al hospitaloj. Pro la timo pri disfalo de konstruaĵoj de hospitaloj, pli ol 10 vunditoj preferis akcepti kuracadon en tendoj.

Indonezio troviĝas inter pacifika kaj eŭrop-azia sismozonoj, tie ĉiujare okazas miloj da tertremoj. Decembre de 2004, forta tertremo de 7,9 gradoj okazis proksime al Sumatro, kaj la tertremo kaŭzis cunamon; 160 mil homoj mortis, kaj pli ol 500 miloj perdis la hejmon. La 27-an de majo de 2006 en iuj regionoj de la provincoj Djokjakarta kaj Javo okazis tertremo de 5,9 gradoj, kaj pli ol 6 000 homoj mortis.