• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-11 15:21:53    
Wang Yuancheng, reprezentanto de Tutlanda Popola Kongreso proparolanta por kamparaj laboristoj

cri

 "Kie estas via hejmloko?"

"Hua-gubernio en Henan-provinco."

"Ĉu vi scias, kiom da asekuroj vi havas?"

"Preskaŭ 2 aŭ 3."

"Ĉu vi havas kuracan asekuron?"

"Mi ankaŭ havas."

Karaj aŭskultantoj, ĵus vi aŭdis la dialogon inter reprezentanto de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso Wang Yuancheng kaj iu kampara laboristo. La 3-an de marto, 2007, kvankam pluvetis, tamen troviĝis tre vivoplena sceno en iu konstruejo de Pekino. Ĉirkaŭante iun homon pli ol dek konstruistoj varmege diskutis asekuran problemon de kamparaj laboristoj. La ĉirkaŭato estas Wang Yuancheng, la reprezentanto de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj estro de Orienta Komputila Lernejo en Taian-urbo. Li estas reprezentanto de Tutlanda Popola Kongreso, kiu proparolas por kamparaj laboristoj.

Wang Yuancheng naskiĝis en iu malriĉa kampara familio en Chengguan-urbeto en Shandong provinco. En 1993, per sia tuta ŝparmono kaj pruntita mono, Wang Yuancheng brave fondis loke unuan komputilan lernejon. Pro sia labora kariero, Wang Yuancheng havas speciale profundan emocion al kamparaj laboristoj kaj metis tian zorgadon en la lernejan regularon.

La Orienta Komputila Lernejo de Wang Yuancheng difinas, ke reduktiĝu duone la lernopago de kamparaj junuloj kaj senlaboruloj. Cetere per diversaj rimedoj Wang Yuancheng ankaŭ liveris helpon al kamparanoj laborantaj en urboj.

Tio estas suna linio funkciigita de Orienta Komputila Lernejo por kamparanoj laborantaj en urboj. Wang Yuancheng konigis,

"La suna linio funkcias por liveri konsultan servon al tiuj kamparanoj laborantaj en urboj, ekzemple en la kampoj de leĝo, laboro, edukado kaj diversaj trejnadoj. Ĉiu prezidisto estas volontulo."

En 2003, Wang Yuancheng fariĝis reprezentanto de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso. Ekde unua partopreno en la kongreso, la enhavo de la proponoj de Wang Yuancheng ĉiam rilatas al la rajto kaj interesoj de kamparaj laboristoj.

"Mi naskiĝis kaj kreskis en kamparo. Mi estas vera kampara reprezentanto. Kamparaj laboristoj formas grandan tavolon. Ili bezonas iun homon proparoli por ili. Mi havas tian respondecon."

Kiel proparolanto de kamparaj laboristoj, marto en ĉiu jaro estas plej okupa tempo por Wang Yuancheng, ĉar li devas alporti ĉiujn problemojn pri kamparaj laboristoj al la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco por fari paroladon pri problemoj de 150 milionoj da kamparaj laboristoj.

"Miaj ĉiu-jaraj proponoj rilatas al kamparaj laboristoj, ĉar mi scias kian helpon ili bezonas de ili. Vi scias, ke tiuj domegoj estas konstruitaj de tiuj kamparaj laboristoj. Ili kontribuis sian plejbonan junecon al urbo. Kiu vivtenu ilin en ilia maljuneco? Nia lando devas zorgi pri tio. Ĉi-jare mia propono rilatas al garantioj de kamparaj laboristoj en la kampoj de emeriteco kaj kuracado. Mi esperas, ke nia lando publikigos garantian sistemon taŭgan por tia tavolo kaj rapide solvos la maltrankvilon de la kamparaj laboristoj."

Portante la novan proponon, en la 2-a tago post sia atingo, Wang Yuancheng rekte iris al iu konstruejo. Atinginte la konstruejon, li tuj babilis kun la laboristoj kaj detale notis ilian parolon.

Wang: Ĉu ĉiuj laboristoj havas asekurojn kontraŭ vundiĝo en laborado kaj akcidenta vundiĝo?

Laboristoj: Jes, ni havas.

Wang: Ĉu vi pripensis, kiel vin vivtenos maljuniĝinte?

Laboristoj: Neniam, mi ne havas kuraĝon por imagi tion.

Wang: Ĉu vi esperas, ke kiam vi maljuniĝos, oni donu emeritan pension?

Laboristoj: Certe jes.

Wang: en ĉi-foja kongreso, mi apelacios pri tio. Mi apelacios, ke la registaro prenu koncernajn rimedojn por solvi emeritan problemon de kamparaj laboristoj, kaj esperas, ke la ŝtato publikigu pli multajn politikojn por bonigi la salajron de kamparaj laboristoj.

Laboristoj: Bonege!

Iu laboristo el la provinco Henan, parolinte kun Wang Yuancheng, emocie diris,

"Mi neniam pensis, ke reprezentanto de Tutlanda Popola Kongreso zorgas pri mi. Mi estas tre kortuŝita. Mi dankas lin pro lia proparolado por la kamparaj laboristoj."

Ĉiujare antaŭ la okazigo de la sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Wang Yuancheng faris enketon en konstruejoj kaj babilis kun kamparaj laboristoj. Li diris, ke per la enketado kaj babilado kun tiuj kamparaj laboristoj, li vere vidis la ŝanĝon okazintan post ekpraktiko de la politiko favora al kamparanoj.

"Nia lando pli kaj pli zorgas pri la problemo de kamparaj laboristoj por protekti iliajn rajton kaj interesojn kaj senĉese publikigis politikojn al ili favorojn."

Tiu ĉi jaro estas 5-a jaro de Wang Yuancheng por proparoli por kamparaj laboristoj. Kvankam la temo ĉiam rilatas al kamparaj laboristoj, tamen ŝanĝiĝas la gravitcentro.

"Antaŭe mi plie zorgis pri tio, ĉu tiuj kamparaj laboristoj povas gajni sian salajron kaj ĉu estas sekureca ilia laboro. Nun tiuj problemoj estis solvitaj. Mi komencis zorgi pri ilia labora medio, emerita kaj kuraca problemoj. Mi zorgas pri la vivnivelo de la kamparaj laboristoj."

Iu ordinara laboristo fariĝis tutlanda kaj urba reprezentanto. Wang Yuancheng ne forgesas, ke li estas reprezentanto de kamparaj laboristoj. Dum la 5-jara servado de reprezentanto, li ĉiam plenumis sian devon por proparoli por la kamparaj laboristoj. Vidinte la ridetan vizaĝon de la kamparaj laboristoj, Wang Yuancheng eldiris sian esperon,

"Ĉi-jaro estas lasta jaro de mia serva periodo kiel reprezentanto. Mi esperas, ke mi povu daŭre proparoli por kamparaj laboristoj kaj fariĝu ilia proparolanto."

Fakte en aktuala Ĉinio, troviĝas multe da reprezentantoj kaj komitatanoj kiel Wang Yuancheng proparolantaj por la popolanoj. Tiuj proparolantoj prenis la voĉon de la popolanoj al la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj igis la politikojn de la registaro pli kaj pli intimiĝi al la popolo.

Karaj aŭskultantoj, ĵus vi aŭdis la programeron pri Wang Yuancheng, reprezentanto de Tutlanda Popola Kongreso proparolanta por kamparaj laboristoj. Finiĝis nia programero. Koran dankon pro via aŭskulto!