• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-11 21:54:12    
Belaj pagodoj en Ĉinio

cri
En Ĉinio estas multaj pagodoj, el kiuj almenaŭ mil estas famaj kaj bone konservitaj antikvaj pagodoj. Kun fortaj orientaj trajtoj, ili estas trezoroj de la tradicia ĉina kulturo.

Ekzotika formo kaj ĉina stilo

La naskiĝloko de pagodoj ja estas en Hindio.

En la 5-a jarcento a. K., post kiam mortis Ŝakjamunio ( 565 – 485 a.K. ), fondinto de budhismo, lia kadavro estis kremaciita kaj el la cindro fariĝis brilaj perloformaj grejnoj, t.e. sariroj. Por konservi kaj kulti tiujn sarirojn, disĉiploj de Ŝakjamunio konstruis pagodojn, t.e. stupaojn en sanskrito.

En la 1-a jarcento, budhismo enkondukiĝis en Ĉinion kaj iom poste ankaŭ en Ĉinio vidiĝis nova konstruaĵo – pagodo. La unua pagodo, konstruita en la antikva Ĉinio, estas en Baima-templo de la urbo Luoyang en la meza parto de Ĉinio.

Laŭ tradiciaj kutimoj de la ĉinoj, la plej nobla formo de konstruaĵo estas pavilono. Oni diris, ke imperiestro Liu Che ( 140 – 87 a.K. sur la trono ) de la dinastio Okcidenta Han konstruigis pavilonon por bonvenigi dion kaj peti por si longvivecon. La Budho estas neniom malpli nobla ol dio, tial oni devis konservi liajn sarirojn en imponaj pavilonoj por kultado. Pro tio oni konstruis pagodon en Baima-templo, kun pavilonforma konstruaĵo kiel la korpo kaj stupao de sariroj kiel la supro. Tia arkitekturo estis hereita dinastio post dinastio en templo-konstruado de Ĉinio.

Diversformaj pagodoj

Laŭ la aspekto, la pavilonforma pagodo, kia tiu en la Baima-templo, ests la plej grandnombra el la antikvaj pagodoj de Ĉinio. Tiaj pagodoj troviĝas en multaj lokoj. Ili kun 3, 5, 7, 9 kaj 11 etaĝoj altas dekkelkajn kaj eĉ kelkdek metrojn. Kun pordo, fenestroj, kolonoj, kornicoj, balustradoj, soklo kaj ŝtuparo, ili estas tre belaj. Oni povas supren iri laŭ la ŝtuparo kaj rigardi malproksimen.

En Ĉinio estas pagodoj plurkornica, ombreloforma, bukedoforma, stupaoforma kaj altasokla kun kvin malgrandaj pagodoj sur si.

La antikvaj ĉinaj pagodoj estas faritaj el tero, ŝtono, briko, ligno, ceramikaĵo, glazura tegolo, emajlo, kupro, fero, oro, arĝento, perlo kaj eburo.

Kuriozaj pagodoj

Laplej antikva pagodo de Ĉinio nun konservata estas en la templo Songyue de la provinco Henan. La brika pagodo estis konstruita en 520 p.K. Ĝi, alta je 39, 8 metroj, estas plurkorniza kaj 12-angula kun ŝtonaj soklo kaj supro. Tia pagodo estas tre rara en Ĉinio.

La plej alta pagodo nun konservata estas Liaodi-pagodo en la templo Kaiyuan de la provinco Hebei. Ĝi, 11-etaĝa, 84 metrojn alta kaj pavilonforma, estis konstruita en 1055, speciale por gvatado, tute sen religia signifo.

La ligna pagodo en la gubernio Yingxian de la provinco Shanxi, estas la plej frue konstruita el la lignaj pagodoj de Ĉinio. Ĝi, pavilonforma kja 67,31 metrojn alta, estas 5-etaĝa aspekte, sed fakte 9-etaĝa. Ĝi estis konstruita en 1056. Post ĝia konstruiĝo okazis fortaj tertremoj, kiuj ruinigis ĉiujn domojn ĉirkaŭe, sed la pagodo ilin postvivis kaj firme staras sur la loko.

La plej kurioza estas la pagodo Yingying en la templo Pujiu de la provinco Shanxi. Ĝi konstruiĝis en la 6-a jarcento kaj rekonstruiĝis en ĉ. 1560. Ĝi estas 13-etaĝa pavilonforma pagodo el brikoj. La kuriozeco de la pagodo montriĝas en tio: Se oni frapas ŝtonojn je difinita loko antaŭ la pagodo, do aŭdiĝas kvazaŭ kvakado. Nokte en la pagodo oni povas aŭdi parolon fore je kelkaj kilometroj. Ĝi povas rivali kun la Kapskua Pagodo en Birmo, Aroma Pagodo en Maroko kaj Klinita Turo de Pizo en Italio.

Krome, en Ĉinio troviĝas ankaŭ Feiying-pagodo, kiu havas alian ŝtonan pagodon en si; Xinglongsi-pagodo, sur kiu staras malgranda pagodo; pagodo ĉirkaŭbrakita de arbo; globforma pagodo; pagodo kun naŭ malgrandaj pagodoj ĉe la supro kaj bambuŝosa pagodaro el pluraj pagodoj.