• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-12 14:47:32    
Iom pri reprezentantino zorganta pri kampara eduko (foto)

cri

En la jaro 2006, lernopago kaj kromaj elspezoj de lernantoj en la stadio de la deviga edukado en ĉina okcidenta parto estis nuligataj kaj pro tio, pli ol 50 milionoj da lernantoj estas favorataj. Ĝis oktobro de la pasint jaro, la centra financo asignis 13,3 miliardojn da juanoj por tio kaj pro tio amaso kaj amaso da lernantoj povas reveni al lernejoj. Antaŭe la kapo de Wang Yue'e doloris pro tio, ke kamparanoj ne lasas al geknaboj viziti lernejon por ŝpari monon kaj eĉ filinoj de Wang Yue'e ne povis daŭrigi lernadon pro malriĉeco. Kaj nun ŝi ne plu maltrankviliĝas pri tio. Ŝi diris:

"Nun en nia lernejo, proporcio de enlernejiĝo atingas 99% kaj gepatroj havas altan aktivecon lasi al geknaboj viziti lernejon, ĉar homa koncepto ŝanĝiĝas."

Post efektivigo de la politiko pri nuligo de lernopago kaj kromaj elspezoj, Wang Yue'e prezentas novan proponon. Ŝi diris:

"Sekve de altiĝo de vivnivelo, popolanoj ne plu nur atentas enlernejiĝan problemon, sed zorgas pri eduka kvalito. Tial necesas preni rimedon por ke kamparanaj instruistoj havu ŝancon daŭrigi sian studadon kun la celo, ke instruistaj forto kaj nivelo pluapaŝe altiĝu."

En la pasinta jaro, Wang Yue'e partoprenis en la 4-a sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kunprenante fotojn pri konstruado de lerno-domego de la elementa lernejo Espero. Parolante pri kosto por konstruo de la domego, Wang Yue'e ĉiam dronis en konstanta ĉagreno. En la kuranta jaro, ŝi ĝoje informis raportiston, ke finkonstruiĝis la domego, tamen tio ankaŭ alportas novan ĉagrenon al ŝi."

"300 lernantoj bezonas loĝi en la lernejo kaj konstruo de kuirejo kaj publika necesejo bezonas kapitalon. Por tiu flanko, la ŝtato asignas malmulte."

Ĉefministro Wen Jiabao menciis en la raporto pri registara laboro, ke en la jaro 2006, Ĉinio senpage liveris lernolibrojn al 37 milionoj kaj 300 miloj da lernantoj kaj liveris monhelpon al 7 milionoj kaj 800 miloj da pensiono-loĝantaj lernantoj. Wang Yue'e atentis, ke ŝia maltrankvilo estas atentata de la registaro kaj sin turnas al favoraj politikoj. Tio ĝojigas ŝin.

Same kiel Wang Yue'e, reprezentantoj kaj komitatanoj estas tirataj per la raporto de registara laboro kaj ĝuste iliaj proponoj kaj maltrankvilo notitaj en iliaj proponoj spegulas ŝanĝiĝon de la vivo de ordinaraj popolanoj.