• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-12 16:32:26    
Jacques Chirac rezignis konkuron pri prezidenteco (foto)

cri

La 22-an de aprilo en Francio okazos prezidenteca elektado. Vespere de la 11-a de marto, franca prezidento Jacques Chirac faris parolon en televida kanalo. Li deklaris rezigni partoprenon en konkuro pri posteno de la venonta prezidento. Li diris, "Post la dua servodaŭro mi servos al la franca popolo per alia maniero, kaj mi ne postulos plu, ke vi balotu por mia duafoja reelektiĝo. Kun konsekvenca kaj vigla animstato kaj fervoro al vi, mi per alia maniero kontinuigos nian komunan batalon, tiu ĉi batalo daŭros en mia tuta vivo. Ni batalu por la justeco, paco, kaj por progreso kaj prospero de Francio!"

En la parolo dum pli ol dek minutoj, li ne forgesis doni al la franca popolo sian averton rilate al kontraŭekstremisma batalo, franca evoluo, tutmondiĝo, tenado de la tradicia socia figuro de Francio, konstruo de Eŭropa Unio kaj franca starpunkto pri internaciaj aferoj. Li diris, "Kun granda eksciteco mi faras tiun ĉi parolon. En neniu momento, la franca popolo ne okupis mian koron kaj penson, kaj en neniu minuto mi ĉesigis mian servon al la bela Francio."

Post lia parolo, iuj el la franca politikista rondo esprimis siajn vidpunktojn. Jean-Pierre Raffarin, franca eksa ĉefministro, kiu same kiel Jacques Chirac apartenas al Unio por la Popola Movado, esprimis sian impreson. Li diris, "Parolo de la prezidento Jacques Chirac estas korturŝa. Li donis al ni multajn gravajn avertojn, inkluzive tiun pri protektado de la monda paco. Same kiel aliaj francoj mi estas profunde kortuŝita."

Sinjorino Segolene Royal, kandidato por la prezidenteco, el la Socia Partio, diris, ke la parolo de Jacques Chirac konformas al lia rango, tamen ŝi esperis, ke la franca popolo mem elektu novan prezidenton por la nova epoko en la franca historio. Ŝi diris, ke ŝi perceptis malkontenton de la franca popolo pri la realo, kaj ŝi esperas, ke ŝi ŝanĝu la nunan situacion post sia elektiĝo.

Ankaŭ Francois Bayrou, kandidato por la prezidenteco kaj prezidanto de la franca Demokrata Unio, aprobis la parolon de Jacques Chirac. Li diris, ke Jacques Chirac refoje montris al la franca popolo la fundamentan valoron de Francio. Li diris, ke la starpunkto, montrita de Jacques Chirac rilate al multaj gravaj internaciaj problemoj, konformas al la popola volo, ekzemple, ke li oponas kontraŭ la iraka milito, tial inter la franca kaj iraka popoloj estas speciale "intimaj" rilatoj.

Malgraŭ tio, ke iuj opiniis, ke Jacques Chirac ne povis efike solvi la ekonomian stagnon, tamen multaj francoj estas kontentaj pri lia prezentado sur la internacia scenejo.