• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-12 20:58:45    
Francoj volas plifrancigi EU-on( la unua parto)

cri

Eŭropanoj volus havi komunan lingvon - la anglan, aŭ eventuale Esperanton, ĉiukaze ne la francan. Tion montras resumo pri la diskuto en la civitanaj retforumoj de Eŭropa Unio, publikigita de EU mem, kaj ĵus malkovrita de esperantistaj forumanoj. Samtempe francaj politikistoj lanĉis kampanjon por igi ĝuste la francan la ĉefa oficiala lingvo de EU. Laŭ la pintaj politikistoj, la aliĝo de ĉiam novaj landoj al la unio igas la lingvan situacion ĉiam pli kaosa, kaj la racia solvo estus elekti la francan kiel la kernan komunan lingvon. "Ne surprizas min nova iniciativeto por iel subteni la francan. Tio okazas post ĉiu pligrandiĝo, ĉar la francoj timas la angliĝon de novaj funkciuloj kaj EP-anoj, kiuj nur malfacile paroletas iom da angla, krom la nacia lingvo", komentas la konata brusela ĵurnalisto Dafydd ab Iago.

Merkrede la 8-an de februaro grupo de altrangaj francemaj politikistoj vizitis Bruselon, kampanjante por altigo de la statuso de la franca lingvo en Eŭropa Unio. La kampanjon partoprenas la antaŭaj ĉefministroj de Bulgario kaj Rumanio, ministroj el Francio, Belgio, Pollando kaj Italio, aldone al EU-nivelaj politikistoj. La celo de la kampanjo estas igi la francan la referenca lingvo, en kiu estu verkitaj la oficialaj dokumentoj de EU. Laŭ la kampanjantoj, la franca estas la plej taŭga lingvo por juraj celoj, ĉar ĝi estas la plej "preciza kaj analiza" el la eŭropaj lingvoj.

- Momente ni havas 23 oficialajn lingvojn en EU, tio estas vera Babel-turo. Ni devas elekti referenc-lingvon por ĉiuj juraj tekstoj, kaj ni opinias ke la franca devus esti tiu lingvo, pro ĝia precizeco kaj rigoreco, diris Maurice Druon, Maurice Druon, franca verkisto, iama ministro pri kulturo kaj dumviva honora sekretario de la Franca Akademio.

La grupo de francemaj eminentuloj vizitis la sidejon de la Eŭropa Parlamento en Bruselo, renkontis la gazetaron kaj lunĉis kun la francparolantaj EU-komisionanoj kaj aliaj franclingvaj oficistoj de EU. Lige kun la okazaĵo, la franca EU-parlamentano Paul-Marie Coteaux plendis, ke multaj EU-parmentanoj ne scias pri kio ili voĉdonas, ĉar la proponoj de rezolucioj kaj iliaj modifoj estas haveblaj nur en la angla. Parolante pri voĉdonado rilata al la statuso de Kosovo, okazinta unu semajnon pli frue, li diris:

- La teksto estis havebla nur en la angla kaj en la ĉeĥa. Mi laboris ĉe UN, do mi komprenas la anglan. Sed multaj el miaj francaj kaj aliaj kolegoj tute ne komprenis ĝin. Tio okazas tro ofte. Homoj venas al mi kaj petas min klarigi, pri kio ili nun devas voĉdoni.