• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-13 15:38:58    
Ĉina registaro disvolvos plu konstruadon de honesteco

cri
Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, nun iras en Pekino la jara regula sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. En sia raporto pri registara laboro prezentita al la sesio, ĉefministro Wen Jiabao klare diris, ke necesas laŭleĝe modeligi administradon, profunde disvolvi konstruadon de honesteco kaj batalon kontraŭ korupteco, perfektigi sistemon por puni kaj preventi koruptecon. Tio refoje montras la decidon de la ĉina registaro kontraŭ korupteco.
Antaŭtagmeze de la 5-a de marto Wen Jiabao klare montris en sia raporto, ke la ĉina registaro celas konstrui modelan, justecan, travideblecan, diligentan, altefikan kaj honestan registaron, konstrui registaron kontentigan por la popol-amasoj. Por tio, la registaro vizaĝas al jena grava laboro:
/1
"Laŭleĝe modeligi administradon, profunde disvolvi konstruadon de honesteco kaj batalon kontraŭ korupteco, perfektigi sistemon por puni kaj preventi koruptecon".
La eksplikado estas vaste aprobata de la reprezentantoj de la kongreso. Reprezentanto, ĉefprokuroro de la Prokurorejo de la provinco Jilin, nordorienta Ĉinio, sinjoro Suo Weidong diris, ke el la raporto pri registara laboro de ĉefministro Wen Jiabao oni povas vidi, ke la sinteno de la ĉina registaro kontraŭ korupteco estas ege firma. Tio estas ankaŭ konsekvenca sinteno kaj decido de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la ĉina registaro.
/2
"La raporto de ĉefministro Wen estis aplaŭdata de la reprezentantoj. Por fortigi la propran konstruadon de la registaro, konstrui honestan, justecan kaj altefikan registaron, necesas fortigi la reformadon de la rajto de administra sankcio, praktiki reformadajn rimedojn en diversaj flankoj."
En 2006 la sinteno de la reganta partio, la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la registaro kontraŭ korupteco estas ege rezoluta. La forta agado fare de la ĉina registaro kontraŭ korupteco en iuj fakaj kampoj estas alte taksata de la popolamasoj. En tiu jaro ankaŭ leĝosistema konstruado kontraŭ korupteco kaj por honesteco multe progresis.
"Regpotenco funkciu en sunradio" estas temo aktive esplorata kaj praktikata de diversnivelaj registaroj de Ĉinio. Deradike elimini koruptecon estas komuna temo por la registaroj de diversaj landoj. Korupteco ne povas esti tute eliminita en unu tago. Konstrui sistemon por puni kaj preventi koruptecon estas la kerna politiko. Dum la iranta sesio de la kongreso, sinjoro Wu Guanzheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la Centra Disciplino-Ekzamena Komitato plurfoje emfazis, ke necesas pluapaŝe antaŭenpuŝi kreadon de sistemo, fortigi la laboron por preventi koruptecon:
/4
"La procezo de la laboro kontraŭ korupteco kaj por honesteco estas procezo por pli kaj pli perfektigi la sistemon. Solvi koruptecon fundamente dependas de la sistemo, necesas profundigi la reformadon de la sistemo, fortigi konstruadon de la sistemo kaj paŝo post paŝo elimini la grundon kaj kondiĉon de korupteco."
Laŭ konigo, Ĉinio esploras establi ŝtatan fakan organon por preventi koruptecon. Tio utilos al ellaborado de konkretaj reguloj, al kontinueco de superrigardo, reduktos ekonomian perdon kaj negativan influon al la socio kaŭzitajn de korupteco kaj forigos obstaklojn por konstrui harmonian socion.
Karaj amikoj, ni finu nian hodiaŭan raporton. Koran dankon pro via aŭskulto!