• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-13 15:53:59    
Nova ideo por paca solvado de irana nuklea problemo

cri

La 11-an de marto, delegitoj el Usono, Rusio, Ĉinio, Britio, Francio kaj Germanio refoje interkonsultiĝis rilate al la nova rezolucia projekto pri la irana nuklea problemo, elmetita de la Sekureca Konsilio de UN, tamen oni ne povis atingi unuecon. En la nuna situacio, multaj analizantoj opiniis, ke la propono pri "du haltigoj", elmetita de Mohamed El Baradei, ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo, estas la plej efika kaj realigeba vojo por solvi la iranan nuklean problemon.

La 23-an de decembro de 2006, la Sekureca Konsilio de UN adoptis la 1737-an rezolucion, postulante, ke Irano haltigu urani-riĉigon. Sed raporto, prezentita de la Internacia Atom-Energia Agentejo en la 22-a de februaro, atestis, ke Irano ne haltigis la urani-riĉigon en difinitaj 60 tagoj. Tuj post tio, Usono kaj Britio proponis apliki pluajn rimedojn por puni Iranon. Kiel diplomatian klopodon, de la 5-a de tiu ĉi monato delegitoj el Usono, Rusio, Ĉinio, Britio, Francio kaj Germanio faris ferman interkonsultiĝon, tamen pro grava diverĝo inter diversaj flankoj, oni ne povis atingi unuecon pri la nova projekto.

Malgraŭ tio, tamen la internacia socio venis en akordon pri solvado de la irana nuklea problemo: solvu la problemon per traktado kaj evitu malboniĝon de la sekureca situacio en la mezorienta regiono. La propono pri "du haltigoj", elmetita de Mohamed El Baradei, spegulas novan ideon por paca solvado de la nuklea problemo. Tiu ĉi propono temas pri tio, ke Irano haltigu la urani-riĉigon, kaj la Sekureca Konsilio la punon al Irano dum 3 monatoj; en tiu ĉi periodo koncernaj flankoj per traktado serĉu projekton por ĉiuflanke solvi nuklean, ekonomian kaj diplomatian problemojn.

Usono kaj Irano konfliktas necedeme unu kontraŭ la alia, tamen por la du landoj ekzistas la ebleco de kompromiso. Por malpezigi premon el la puno de la Sekureca Konsilio, Irano klopodas fari komplezon al okcidentaj landoj pro ilia apelacio, kaj montras la deziron al restartigo de la traktado kun koncernaj flankoj. Tuj post kiam Mohamed El Baradei elmetis la proponon, Irano faris pozitivan respondon. Ali Larijani, ĉefdelegito por la traktado pri la nuklea problemo kaj sekretario de la Supera Nacia Sekureca Konsilio de Irano, diris, ke Irano konsideros la proponon de Mohamed El Baradei. Usono delonge proponas apliki severan punon al Irano, tamen laŭ simptomoj, aperintaj en la lastaj semajnoj, Usono ŝanĝas la sintenon pri Irano, kaj montras la deziron al rekta traktado kun Irano. Ekzistas la ebleco, ke la du landoj fine venos al kompromiso.