• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-13 19:24:33    
Reprezentantino de TPK Dai Lili

cri

                   

La inĝenieriaĵo ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero estas nacia inĝenieriaĵo, ankaŭ la plej granda inĝenieriaĵo en la monda historio pri akvoutiligo. Samtempe, pro la inĝenieriaĵo, naskiĝis monde malfacila problemo, tiu pri milionoj da transloĝiĝantoj. Por helpi al multaj transloĝiĝantoj frue liberigi sin el maloportuno, alportitan de la transloĝiĝo, kaj frue iri sur la vojon de riĉiĝo, Dai Lili ofte eniris en zonon de transloĝiĝantoj kaj faris esploron. Dai Lili diris, ke ŝi ne vanigos atendon de popolanoj.

"Iufoje, popolano raportis problemon al mi, mi klarigis al li, ke ĉi tiu problemo estas respondecata de iu estro. La popolano diris: 'Mi ĝuste raportas ĝin al vi, ĉar vi estas reprezentantino'. Tial, mi sentas, ke reprezentanteco ne estas honoro, sed devo."

En la lastaj kelkaj jaroj, per esploro Dai Lili multfoje elmetis proponojn en Tutlanda Popola Kongreso pri "solvo de malfacilo en la vivo kaj produktado de transloĝiĝantoj ĉe la Tri Gorĝoj". Dai Lili diris:

"En 2002, mi elmetis la proponon pri establigo de ĉiama stabila fonduso por transloĝiĝantoj. La propono estis tre atentata de la ĉina Ŝtata Konsilantaro. En la lasta jaro, Ĉinio ellaboris gravan politikon pri tio, ke ĉiujare oni disdonu al transloĝiĝantoj 600 juanojn kiel subvencion. Antaŭ la 1-a de aprilo, popolanoj ricevos la subvencion."

Laŭ alia raporto, en la fino de 2006, la regiono de digo de la Tri Gorĝoj jam konstruis doman aeron je 36,11 milionoj da kvadrataj metroj. La gubernio Xingshan sub la urbo Yichang estas la lasta, kiu tute transloĝiĝu el la diga regiono. Laŭ plano, en la kuranta jaro, la gubernio estos tute sub akvo. Antaŭ 7 jaroj, familio de Yao Wenxian transloĝiĝis en novan urbteon.

"Antaŭe ni loĝis en kelkdek-kvadrata-metra domo, necesejo kaj kuriejo estis komunaj. Nun en la nova urbeto, ni loĝas en apartamento. La medio de la nova urbeto estas pli bona, alilandaj turistoj ankaŭ nomis nian novan urbeton malgranda Hongkong sur monto. Nun ĉi tie, la trafiko estas oportuna."

Nun, la transloĝiga laboro jam eniris en la 4-an periodon. En la kuranta jaro, la registaro funkciigos postperiodan subtenan laboron por transloĝiĝantoj, investos 5,5 miliardojn da juanoj kaj transloĝigos 47 300 homojn.

Ĝis la fino de 2006, 12 urboj kaj 116 urbetoj jam estis subakvigitaj. Bazaj instalaĵoj de novaj urboj jam estis perfektigitaj, urba funkcio jam baze rekomenciĝis kaj la vivo de loĝantoj estas stabila kaj normala. Tio multe profitis el klopodado de reprezentantoj, kial sinjorino Dai Lili.


1 2