• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-14 15:56:28    
Rolo de PPIK en politika vivo de ĉina popolo

cri
Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, sinjoro Luo Zhewen, 83-jaraĝa, estas ĉina fama protektisto pri relikvoj. Frue antaŭ pli ol 50 jaroj li deziris, ke rivero estu zorgata kaj protektata de pli da homoj. Dum la du sesioj en la pasinta jaro, propono de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco realigis lian deziron, la rivero estas multe atentata. Jen estas detala raporto pri tio.
/1
"Antaŭ pli ol 50 jaroj mi proponis, ke la Granda Kanalo estu ŝtata relikvo; antaŭ 21 jaroj mi prezentis la proponon al mondaj heredaĵoj."
Ĵus parolis sinjoro Luo, estro de specialista grupo pri antikva arkitekturo de la Ŝtata Administracio pri Relikvoj. Li dediĉas sian vivon al protektado de kulturaj relikvoj. La de li montrita Granda Kanalo fluas de Pekino en nordo ĝis Hangzhou en sudo. La kanalo, longa je 1 794 kilometroj, ekfosiĝis antaŭ 2 500 jaroj, tio estas, en la tempo de Printempo kaj Aŭtuno de la antikva Ĉinio, kaj estas longa rivero sud-norda, ununura en Ĉinio. Ĝi ankaŭ estas la plej frua kaj plej longa kanalo en la mondo. La longeco estas pli alta 16-oble ol tiu de Suezo kaj 33-oble ol tiu de Panama Kanalo.
Tamen, de longa tempo, la ege fama kanalo kun tiel longa historio sin trovas en malfacia situacio:
/2
"La Granda Kanalo de Pekino ĝis Hangzhou ĉiam estas funkcianta. Tamen pro manko de dragado, iuj partoj sekiĝis. Se ĝi ne estus bone protektata, ĝi do eble malaperus en la estonteco."
Li ja estas prava. La nuna navigado funkcias nur en 1 442 kilometroj, kaj la tutjara navigado nur en 877 kilometroj.
Kiam sinjoro Luo estis en embaraso, la afero estis atentata de membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.
Dum la du sesioj de la pasinta jaro, komitatano nomata Liu Feng, kune kun aliaj 57 komitatanoj, prezentis proponon por peticii la kanalon kiel mondan heredaĵon.
/4
"En la pasinta jaro, 58 komitatanoj prezentis proponon pri protektado de la Granda Kanalo kaj por peticii ĝin kiel mondan heredaĵon. Tio faris sensacion."
Poste, la Tutlanda Komitato de la Konferenco speciale organizis esploradon pri la protektado kaj peticio. Pli kaj pli da personoj atentas pri la Granda Kanalo.
Kompreneble, la protektado de la kanalo fare de la Konferenco ne estas limigita nur je tio. Komitatano Liu Feng diris:
/7
"Ni pretas sekvi la laboron pri protektado kaj peticio. Ni proponas antaŭ ĉio, ke la Ŝtata Konsilantaro ellaboru regulojn pri protektado de la Granda Kanalo por ke la protektado estu legitima, norma kaj scienca."
Fakte, la laboro pri peticio estas parto de la efikodona laboro de la Konferenco en la pasinta jaro. De tiam, la Konferenco, kun kreema spirito, plibonigas la laboron pri propono kaj inspektadon fare de komitatanoj. En 2006 sume 13 vicprezidantoj de la Tutlanda Komitato de la Konferenco gvidis respektive 23 inspektajn grupojn kun 673 komitatanoj fari esploradon pri iuj gravaj problemoj en diversaj lokoj de la tuta lando. Ili prezentis gravajn inspektajn raportojn pri konstruado de ekonomia zono laŭ la rivero Yangzi, Qinghai-Tibeta Fervojo kaj aliaj. Tio donis gravajn kialojn kaj referencojn al la ĉina reganta partio, la Komunista Partio de Ĉinio kaj al la ĉina registaro en decidado de politikoj.
Karaj amikoj, ni finu nian hodiaŭan raporton. Koran dankon pro via aŭskulto!