• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-15 09:47:47    
Erudiciulino faranta eksplikon pri ĉina tradicia klasikaĵo "Lunyu"

cri

De dumil jaroj, libroj esplori pensojn, agojn kaj vortojn de Konfuzio surbaze de "Lunyu" estas pli ol dek mil. En la moderna socio kun rapida vivritmo kaj plurisma kulturo, "Lunyu" estas forgesata de homoj, tamen Yu Dan per formo de rakonto en la televida programero, faras eksplikon pri "Lunyu", tio vekas aspiron de homoj pri la sankta libro. Pri tio, Yu Dan diris:

"Disvastigo de antikva klasiko dependas de moderna ekspliko pri la klasiko. Vizitante lernejon, ni devas doni tutvivan energion por lerni klasikon, kun nia respekto kaj admiro, klasiko fariĝis potencega. Tamen se oni volas interligi klasikon kaj disvastigon, do necesas mildigi la respekton kaj admiron por ke doktrino estu ĉe ordinaraj homoj."

Dank' al okupiĝo de patro pri literatura kaj historia esploro, en la aĝo de 4 jaroj, Yu Dan komencis legi la sanktan libron "Lunyu" kaj de tiam ŝi dronis en la ĉina tradicia kulturo. Magistra fako de Yu Dan estas ĉina antikva literaturo. De pasiva legado de klasikaĵoj en la infanaĝo al posta aktiva esploro, Yu Dan sentas novecon en ĉiu legado.

Yu Dan opinias, ke klasiko estas proksima al realo. Kiam ŝi faras eksplikon pri ĉina tradicia klasikaĵo "Lunyu" en televida programero "Intelektula Tribuno", ŝi aldonas realon kaj sian sperton, de rusa anekdoto al antikva budha rakonto, de nuntempa kuranta informo al antikva rakonto, ĉio estas interesa kaj absorba. Yu Dan diris, ke tio kion ŝi faras ne estas akademia ekspliko en universitata kurso, sed funkcio de disvastigo al la publiko. Necesas lasi al homoj pli ol 15-jaraj kompreni "Lunyu" kaj ŝati la sanktan libron. Kvankam la televida programero, en kiu Yu Dan faras eksplikon pri klasiko, elsendiĝas en profunda nokto kaj mateno, tio ne estas en ora tempo, tamen estas pli kaj pli multaj spektantoj, kiuj interesiĝas pri la programero. Yu Dan opinias, ke sukceso de la programero havas la rilatojn kun ŝia enokupiĝa sperto. Ŝi diris:

"Kiam mi estas doktoro, mi esploris filman kaj televidan disvastigon. Povas esti dirite, ke en la lastaj dek jaroj, mi ĉiam esploris fakon de disvastigo. Dank' al manpreno de regulo de disvastigo, mi estas edifata en eksplika formo, t.e. necesas doni kompreneblan rakonton al homoj."

Post finelsendiĝo de ekspliko de Yu Dan en la televida programero, laŭ forta socia bezono, libro verkita de ŝi pri ŝia kompreno al la klasikaĵo "Lunyu" eldoniĝis. Yu Dan opinias, ke ŝi liveras sian komprenon de la klasikaĵo al la publiko kaj esperas, ke ĉiuj povos senti varmecon alportatan de la klasikaĵo. Ŝi diris:

"Mi celas fari interfluon kun homoj per mia propra kompreno al klasiko. Ĉio kion mi faras estas disvastigi por ke ĉiuj povu ami niajn klasikaĵojn. Mi volas fari tian varman kaj simplan eksplikon."