• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-15 14:29:45    
Interaktivas koncernaj flankoj de nuklea problemo de Korea Duoninsulo

cri

La 14-an de marto, post la vizito al Koreio, Mohammed El Baradei, ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo, malkaŝis, ke Koreio volas reveni al la Internacia Atom-Energia Agentejo. En la sama tago, la usona Financa Departemento per akomoda maniero nuligis la financan punon al Koreio. Tiuj ĉi okazaĵoj atestis, ke plenumante promesojn por la komenca periodo, koncernaj flankoj de la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo bone interaktivas.

Post la 2-taga vizito en Koreio, Mohammed El Baradei veturis al Pekino. En gazetara akcepto li diris, ke lia vizito malfermis la pordon al normaligo de la rilatoj inter la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj Koreio; Koreio esprimis, ke ĝi volas kompakte kunlabori kun la agentejo, kaj fermi la nukleajn instalaĵojn en Yongbyong. Li diris ankaŭ, ke Koreio volas ĉiuflanke plenumi la promeson, forlasi nuklean esploron, tamen Usono devas unue nuligi la financan punon al Koreio.

Tiutage la usona Financa Departemento decidis ĉesigi la 16-monatan enketon al la konto, instalita de Koreio en Aomen-a (Macau) Delta Azia Banko, kaj proklamis, ke la usona financa sistemo ne kontaktos plu tiun ĉi bankon, en kiu Koreio deponas monon. Tiu ĉi decido signas, ke Usono forigis la financan punon al Koreio. Oni rimarkis, ke la decido estas farita unu monaton post kiam Christopher Hill, estro de la usona delegacio por la sesflanka interparolo, faris promeson en la 13-a de februaro post la 3-astadia kunveno de la 5-a sesflanka interparolo. Tiam Christopher Hill diris, ke Usono kaj Koreio solvos la financan problemon en la venontaj 30 tagoj. Amaskomunikiloj opiniis, ke nuligo de la financa puno forigos obstaklojn por ke Koreio plenumu sian promeson.

Oktobre de 2005, Usono deklaris frostigi la konton de Koreio, kun la sumo de 24 milionoj da usonaj dolaroj, en la Aomen-a Delta Azia Banko, pretekste, ke Koreio falsis usonan dolaron kaj faris monlavon. Poste Koreio rifuzis partopreni la sesflankan interparolon en 13 monatoj. Koreio opiniis, ke la usona konduto estas antagonisma al Koreio, kaj pretendis, ke ĝi revenos al la sesflanka interparolo kaj forlasos la nuklean esploron kondiĉe, ke Usono nuligu la financan punon. Ĝuste pro la usona cedo, Koreio faris kunagon.

Oni rimarkis, ke post la 3-astadia kunveno de la 5-a sesflanka interparolo, Koreio vigle efektigis agojn por la komenca periodo, kaj lanĉis diplomatian ofensivon. Ĝi restarigis la rilatojn kun la Internacia Atom-Energia Agentejo, rompitajn en la pasintaj 4 jaroj, kaj esprimis, ke ĝi volas reveni al la agentejo. La korea reago signas, ke Koreio volas akcepti kontrolon kaj inspekton de la Internacia Atom-Energia Agentejo. Christopher Hill komentis, ke la vizito de Mohammed El Baradei al Koreio estas bona simptomo.