• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-16 09:52:15    
Ĉinaj ŝtataj gvidantoj aŭskultas popolan voĉon

cri

Ĉi-printempe ĉirkaŭ 3 000 reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj pli ol 2 000 membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kunvenis al Pekino. Ili reprezentas 1,3 miliardojn da ĉinaj loĝantoj, kaj difinas la disvolvan celon kaj politikan direkton de Ĉinio. Kiel ordinaraj reprezentantoj, ankaŭ ĉinaj ŝtataj gvidantoj partoprenis ekzamenadon kaj diskuton, kaj aŭskultas opiniojn de la reprezentantoj kaj membroj. Inter tiuj ĉi reprezentantoj kaj membroj estas laboristoj, kamparanoj, oficistoj kaj ankaŭ specislistoj. Kiel ili kune kun gvidantoj diskutis pri ŝtataj aferoj? Kiel ŝtataj decidantoj aŭskultis kaj respondis iliajn apelaciojn.

Sinjorino Xiaohong estas tibeta reprezentanto de la luoba-nacieco kun malpli ol 3 000 da loĝantoj. Ekzamenante la raporton pri registara laboro, ŝi elmetis siajn opiniojn pri konstruo de la nova socialisma kamparo. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, kiu urĝe deziris scii kian helpon postulas la nacieco Luoba.

Hu Jintao demandis, "Kiun flankon vi aludas?" Xiaohong diris, ke nun proporcio de disvastigo de 9-jara deviga eduko estas 100%, tamen en la stadio de supera mezlernejo kaj universitato, estas malfacile por kelkaj familioj de luoba-nacieco sendi geknabojn viziti universitaton.

En ĉijara regula sesio de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, reprezentantoj, en la nomo de la ĉina popolo, voĉdonis du leĝajn projektojn rilate al "Leĝo de Reala Rajto" kaj "Leĝo pri Laŭ-Enspeza Imposto por Entreprenoj". Tio estas grava afero, kiu koncernas al efektivajn interesojn de la popolamasoj. Ilia opinio estas ege grava por formiĝo de leĝo. Post kolekto de opinio de reprezentantoj, oni faris amendon de tiuj du projektoj. Scienca leĝdono kaj demokratia leĝdono estas principo, en kiu Ĉinio ĉiam persistas por leĝdona laboro kaj ankaŭ estas grava garantio por antaŭenpuŝi sciencan disvolviĝon kaj akceli socian harmonion. Prezidanto de Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio Wu Bangguo diris, "Scienca kaj demokratia leĝdonado estas interna postulo por altigi leĝdonan kvaliton kaj necesas trapasi tra la tuta procezo de leĝdonado. Surbaze de koncentro de amasa saĝo kaj kolekto de utilaj opinioj, oni faru ellaboratan leĝon pli efektiva kaj praktika por plene speguli komunan deziron de la popolamasoj."

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao elmetis principon por si kaj registaraj oficistoj, "multe aŭskultu, malmulte diru, portu respontecon" Li diris, "Oni devas multe aŭskulti opiniojn de reprezentantoj kaj membroj, proponojn el diversaj rondoj, kaj koni baznivelan realon. La "malmulte diru" temas pri tio, ke niaj registaraj oficistoj devas malmulte instrukcii, sed multe praktiki. Oni devas zorge prezenti registarajn laborojn; kaj la "portu respondecon" temas pri tio, ke oni devas efektivigi diversajn opiniojn kaj proponojn, elmetitajn de reprezentantoj kaj membroj por plibonigi registarajn laborojn."

Ne nur reprezentantoj de ĉina ĉeftero sentis la demokratian etoson, sed ankaŭ reprezentantoj el Hongkongo, Aomen kaj Taiwan libere faris paroladon en la du sesioj. La evoluado de Hongkongo kaj Aomen kaj unuiĝo de nia patrolando estas la plej zorgataj problemoj de ili. Alfrontante al la membroj de la Tutlanda Komitato de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco el Hongkongo kaj Aomen, prezidanto de la Tutlanda Popola Komitato Konferenco Jia Qinglin reasertis la subtenon de la centra registaro al la du regionoj, li diris,

"La centra registaro plene subtenas la ĉefojn kaj registarojn de la du specialaj administraj Regionoj fari laŭleĝan administradon, subtenas kaj helpas Hongkongon firmigi la centran lokon de internaciaj financo, komerco kaj navigacio; subtenas kaj helpas Aomen antaŭenpuŝi taŭgan kaj plurflankan disvolvon de ekonomio, profundigas interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter la interna loko kaj Hongkongo kaj Aomen en diversaj kampoj por kune evolui."