• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-16 10:00:56    
Iom pri Cao Baoming kaj unika aglo-kapta kulturo (foto)

cri

Nun Cao Baoming servas kiel prezidanto de Societo de Popolaj Artistoj de la provinco Jilin. Tamen en plejparto de tempo, li ne estas en urbo, sed en vilaĝoj kaj urbetoj por elfosi kaj noti diversajn popolajn lertecojn. Pro riĉaj arbara kaj mineja riĉfontoj, en la historio, la provinco Jilin estis hejmloko de orlavantoj, ĉasistoj, aglo-kaptistoj, fiŝkaptistoj kaj aliaj, iliaj lertecoj ekzistis en ordinara vivo, sed ne formis ideograman noton. Sekve de antaŭenpuŝo de moderna industriigo, tia viva kaj labora maniero tago post tago pereas. Cao Baoming diris, ke lia laboro estas proksimigi la memoron de la homaro kaj savi la memoron. Li diris:

"Pri tiuj lertecoj ne formiĝas ideograma noto, sed nur disvastiĝas per dikto. Dikto estas grava formo por kultura heredado de la homaro. Efektive en profunda loko de la vivo, ni povas plene senti, ke kulturo de tiu lerteco kovras ĉiajn sciojn. En multaj lokoj, ne troviĝas ideogramoj, sed ekzistas propra kulturo. Ŝajne mi estas allogata por fari tian esploron por noti dikton de koncernatoj kaj formigi libron. Mi ĉiam volas tenas ilin per ideograma formo."

Por detale noti popolan lertecon dum tradicia vivo, Cao Baoming profundiĝis en popola vivo kaj kune vivis kaj laboris kun homoj, kiuj rezervas tradician lertecon. Li diris:

"Por savi tradician lertecon, mi donis multe da tempo por kunvivi kun tiuj artistoj. Ĝenerale ili ne akceptas vizitantojn kaj ankaŭ ne akceptas intervjuon. Kompreneble neeblas kunvivado kun vizitantoj. Tamen kun sincereco, mi amikiĝis kun ili kaj rigardas ilin miaj intimaj pliaĝuloj."

En du jaroj por intervjuo al la lasta aglo-kaptisto Zhao Mingzhe, kunvivado en longa tempo rezultigis profundan emocion inter ili. Zhao Mingzhe malfacile travivis por dresi aglojn kaj lia sonĝo estas posedo de pelta robo kontraŭ malvarmeco. Forlasinte la lokon, Cao Baoming komisiis al homoj aĉeti ŝaf-haŭton kaj petis parencojn kudri. Poste Cao Baoming persone donis la peltan robon al Zhao Mingzhe kaj la lasta tuj ploris. Parolante pri tio, Cao Baoming ne povas regi plorĝemon.

Dum noto de tiu pereonta tradicia lerteco, Cao Baoming havas pli kaj pli pezan senton. Li diris:

"En la komenco de mia savado de tiu tradicia lerteco, mi nur ĉasis kuriozaĵon. Poste mi konsciis gravecon de la tasko kaj estis tre gardema. Mi kaptis tempon kaj eĉ volis noti ĉion pri li, liaj manifesto, dirmaniero, agado kaj eĉ vestado kaj ornamado. Kunvivante kun tiuj heredantoj, mi sentas, ke ĉio pri ili estas valora kaj ili ja formas gravan historian koncentron."

En la jaro 2002, la ĉina registaro oficiale funkciigis "Inĝenieriaĵon por Savi kaj Protekti Ĉinajn Homajn Buŝajn kaj Nemateriajn Heredaĵojn" kaj Cao Baoming havis fortan energion. Li diris, ke li estas tre feliĉa kaj jam antaŭtempe faris noton antaŭ pereo de tradicia popola lerteco. Cao Baoming emeritiĝos post du jaroj kaj li diris, ke lia afero savi nemateriajn kulturajn heredaĵojn daŭros ĝis fino de lia vivo.