En la 15-a de marto, Usono, Rusio, Ĉinio, Britio, Francio kaj Germanio atingis unuanimecon pri la skizo de la nova rezolucio de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pri la irana nuklea problemo. Tiel Irano vizaĝas al pli granda internacia premo. Tamen irana prezidento Mahmud Ahmadinejad ankoraǔ prenas ege malmolan starpunkton rilate la nuklean problemon. Analizistoj montris, ke la ŝlosila punkto ĉu la irana nuklea problemo povos esti solvita per pacaj rimedoj kuŝas en tio, ĉu Irano traktos la problemon per fleksebla kaj praktikema sinteno kaj maniero.
La 15-an de marto en la ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, konstantaj delegitoj de la supre menciitaj 6 landoj en Unuiĝintaj Nacioj faris koncizan kaj mallongan interkonsiliĝon kaj atingis unuanimecon post simpla amendo al la klaǔzoj de la skizo. Poste ili oficiale disdonis tiun ĉi skizon al aliaj 10 nekonstantaj membroj de la Sekureca Konsilio. Citante la 41-an klaǔzon de la 7-a ĉapitro de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, la skizo urĝas Iranon tuj plenumi la rezolucion n-ro 1737 de la Sekureca Konsilio, kiu malpermesas eksportadon de armiloj fare de Irano, apelacias, ke la internacia socio tenu singardon kaj sinregon pri importado de pezaj armiloj fare de Irano, daǔre faru financan punadon kaj kapitalan frostigon al personoj kaj institucioj envolvitaj en la nuklean projekton kaj misilan planon de Irano, kaj tiel plu. La Sekureca Konsilio probable faros voĉdonadon en la venonta semajno pri tiu ĉi skizo.
Vizaĝe al la nova skizo de la rezolucio, la irana registaro ankoraǔ ne moligis sian sintenon. Iom frue de la 15-a de marto, irana prezidento Mahmud Ahmadinejad diris, ke akiro de nukleaj teknikoj estas la rajto de la irana popolo. Iu ajn rezolucio de la Sekureca Konsilio ne povas malhelpi Iranon disvolvi sian nuklean planon. Antaǔ tio, en la 14-a de marto, li esprimis, ke se la okcidentaj landoj refoje antaǔenpuŝos la Sekurecan Konsilion de Unuiĝintaj Nacioj preni novan rezolucion de punado, la rilatoj inter ili kaj Irano pluapaŝe malboniĝos.
Tiu ĉi sinteno de Mahmud Ahmadinejad sendube pli multe ombras la pacan solvon de la irana nuklea problemo. Eĉ se tiel, analizistoj ankoraǔ ne opinias, ke la afero estas nereturnebla. Ekzistas la ebleco por la irana registaro, kiu havas la iniciativon pri solvo de la nuklea problemo, fari cedon.
Rilate la nuklean problemon, Irano ĉiam prenas la necedeman sintenon. Ĝi persistas en tio, ke ĝi ne forlasos urani-riĉigadon, celante postuli, ke la internacia socio agnosku ĝian nuklean rajton. Sub tia premiso Irano ĉiam esprimas, ke ĝi volonte restarigos intertraktadon kun koncernaj flankoj kaj bonvenigas ilin elmeti konstruivajn proponojn.
|