La 16-an de marto, en gazetara konferenco okazigita post la fermo de la regula jara sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, ĉina ĉefministro Wen Jiabao respondis demandojn elmetitajn de en- kaj ekster-landaj ĵurnalistoj, rilate al popola vivo, batalo kontraŭ korupto kaj aliaj problemoj.
Parolante pri problemo de la popola vivo, Wen Jiabao diris, ke Ĉinio plibonigos la vivon de finance malfacilaj popolamasoj per perfektigado de la leĝa sistemo. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio jam nuligis la agrikulturan imposton, realigis la 9-jaran devigan edukadon, kaj speciale publikigis leĝojn ĉirilatajn. Krome Ĉinio baldaŭ efektivigos la sistemon pri minimuma vivgarantio en la urbaro kaj kamparo.
Parolante pri problemo de korupto, Wen Jiabao akcentis, ke kontraŭ la korupta ago, Ĉinio laŭleĝe faras severan punon sen konsideri, al kiu ĝi rilatas, kaj en kiu kampo ĝi okazis.
Wen Jiabao reasertis, ke la ĉina starpunkto pri paca utiligo de la spaco ne ŝanĝiĝos. La spaca eksperimento farita de Ĉinio antaŭ nelonge ne kontraŭas, nek minacas iun ajn landon, kaj ne malobservas koncernajn internaciajn konvenciojn.
|