• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-18 18:23:32    
Reprezentantoj el diversaj lokoj kune diskutis pri nova kamparo

cri

Ĉinio estas agrikultura lando. Tamen pro granda diferenco de ĉiuj lokoj, la konstruado de nova kamparo vizaĝas al diversaj problemoj. En sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj tiu de la Tutlanda Komitato de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, la temo, kiel oni disvolvos kamparan ekonomion laŭ la loka trajto, estis varme diskutata de la reprezentantoj kaj komitatanoj de diversaj lokoj. Hodiaŭ ni invitis kelkajn reprezentantojn kaj komitatanojn el diversaj lokoj kune diskuti pri la konstruado de la nova kamparo.

Kiel granda agrikultura provinco en nordorienta parto de Ĉinio, Heilongjiang estas grava produkta bazo de komercaĵo-greno. Komitatano de la Tutlanda Komitato de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj vicprezidanto de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco de Helongjiang-provinco Liang Rongxin opinias, ke Heilongjiang-provinco devas serĉi disvolvan modelon laŭ sia agrikultura trajto. Li diris,

"Ekzistas granda diferenco inter ĉiuj lokoj de Ĉinio. Tial troviĝas teoria problemo kaj praktika problemo pri tio, kiel oni rapide disvolvu modernan agrikulturon. Ni proponis, ke oni konstruu ŝtatan modernan agrikulturan praktikan regionon en Heilongjiang-provinco kaj amplekse esploru kaj akumulu spertojn. Tiu praktika regiono ludos modelan rolon de agrikulturaj entreprenoj al la kamparo."

Nun paŝon post paŝo realiĝis la propono de komitatano Liang Rongxin. En 2006, la ekspluata regiono de Heilongjiang-provinco investis miliardon kaj milionojn da juanoj por establi 53 modelajn regionojn kun modernaj mekanikaĵoj. Ĝis nun jam estas 160 modelaj regionoj tie. En la kuranta jaro, la ekspluata regiono de Heilongjiang-provinco establos 40 tiajn modelajn regionojn.

Per disvolvo de moderna agrikulturo kaj akcelo de disvolviĝo de kampara ekonomio, riĉiĝis la kamparanoj. Reprezentanto de Tutlanda Popola Kongreso, sekretario de Xianyang-urbo kaj prezidanto de konstanta komitato de Xianyang Zhang Liyong opinias, ke estas grave, ke oni altigu la vivnivelon de la kamparanoj per altigo de ilia enspezo.

La urbo Xianyang reprezentita de Zhang Liyong situas en agrikultura provinco Shaan'xi en okcidenta parto de Ĉinio. Xianyang estas plej granda produkta regiono de pomo. Tial poma industrio donas ĉefan enspezon al la lokaj kamparanoj. Reprezentanto Zhang Liyong konigis,

"3-jara riĉa rikolto de pomo alportis grandan enspezon por la kamparanoj. Gvidante laŭ la tendenco ni faris planon al la kamparo kaj alvokis la kamparanojn partopreni en la plano. Ni konstruis vojon ne nur ĝis vilaĝoj, sed ankaŭ ĝis la hejmo de la kamparanoj. Ni solvos ankaŭ la problemojn pri necesejo kaj banejo por vere altigi la vivnivelon de la kamparanoj."

Laŭ informo, ankoraŭ estas tre malforta la bazaj instalaĵoj en la kamparo de Ĉinio. 40 miloj da vilaĝoj ne havas ŝoseon. Duono de vilaĝoj ne havas akvoprovizan servon. 60% kamparanoj ne uzas modernan necesejon. Tial bonigi bazan instalaĵon de la kamparo jam estis metita en la registaran laboran raporton. Ĉefministro Wen Jiabao montris en ĉi-jara raporto,  

"Pluapaŝe grandiĝas la subteno de la registaro al la kamparo. La registaro pluapaŝe antaŭenpuŝos la konstruadon de baza instalaĵo en la kamparo kaj altigos la konsuman nivelon de kamparaj loĝantoj. "

Ĉefministro Wen Jiabao montris ankaŭ, ke en 2007, daŭre multiĝos la investoj al agrikulturo kaj al kamparaj bazaj kapitaloj. Ankaŭ multiĝos la tero por konstrui novan kamparon. Pri tio, reprezentanto de ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj specialisto pri financo Ye Qing diris,

"Ni tre ĝojas, ke nia ĉefministro menciis pri la 3 multiĝoj en la registara labora raporto. Mi opinias, ke oni devas konstrui la novan kamparon paŝon post paŝo. Poste la plej granda problemo estas reguligo de tera sistemo."

Kompare kun tradicia agrikultura provinco, Fujian-provinco havas sian trajton pro la geografia medio. Kvankam estas relative riĉa la naturriĉfontoj en Fujian-provinco, tamen pro la speciala geografia stato, estas malgranda la landinterno por disvolvi agrikulturon. Tial disvolvi 3-an industrion estas rimedo por disvolvi kamparan ekonomion.

Xi'an-vilaĝo en Longyan gvidata de reprezentanto de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj labora modelo de Ĉinio Zhang Liansheng estas stela vilaĝo tie. Pri konstruado de nova kamparo, Zhang Liansheng havas profundan komprenon. Li diris,

"Nia vilaĝo proksimas al la urbo, tial ni establis 3 bazarojn en la urbo kaj organizis konstruan kompanion, dom-bienan kompanion kaj tiel plu. Per disvolvo de 3-a industrio, multiĝis la enspezo de nia vilaĝo. Tial la vilaĝo povas aranĝi enokupiĝon de vilaĝanoj kaj donis diversajn subvenciojn al ili."

En 1986, la agrikultura produkto-valoro ne superis 10 milionojn da juanoj. La averaĝa enspezo de la kamparano estis 400 juanoj. Post 20-jara disvolviĝo, en 2006, la averaĝa enspezo de la vilaĝano de Xi'an-vilaĝo estas 8 360 juanoj. La vilaĝo ankaŭ donas 22 specojn de subvencioj al maljunuloj, infanoj kaj malriĉuloj.

Kompare kun Fujian-provinco, tipa agrikultura provinco Anhui en meza parto de Ĉinio alte taksas disvolvi la tradician superecon de la provinco kaj fariĝis forta agrikultura provinco. Anhui-provinco estas ekzamena regiono de la politikoj pri kamparo. Konstruado de nova kamparo alportas novan ŝancon por agrikultura disvolviĝo de Anhui-provinco. Reprezentanto de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj sekretario de partia filio de Hongchuan-vilaĝo en Jingde-gubernio de Anhui-provinco Yu Dina konigis,

"Ekde 2006, Anhui-provinco komencis antaŭenpuŝi la programon nomatan Centoj da Vilaĝoj kaj Urbetoj. Ni prenis la vilaĝojn bone disvolvantajn ekonomion kiel modelojn. Ni bonigis la medion, higienon, kaj straton de la vilaĝoj kun malprogresema ekonomio."

Tiu programo estas ĉefa laboro de Anhui-provinco por konstrui fortan agrikulturan provincon. Ili elektis 1 000 vilaĝojn kaj 100 urbetojn en la tuta provinco kiel modelojn. Oni bonigis la vivmedion kaj vivkvaliton de la kamparanoj per trejno de trajta ekonomio, antaŭenpuŝo de konstruado de vivmedio kaj fortigo de konstruado de baza instalaĵo kaj organizo.

Ankaŭ Hunan en la meza parto de Ĉinio estas granda agrikultura provinco. Liu Shanqiao, reprezentanto de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj sekretario de la partia komitato de la Partio de la urbo Huanggang, menciinte pri konstruado de nova kamparo, precipe konigis la programon de Huanggang.

"Lastajare multe ŝanĝiĝis la kamparo. Altiĝis la produktokvanto, multiĝis la scioj pri scienco kaj tekniko kaj la enspezo de la kamparanoj. Multiĝis ankaŭ la uzantoj de poŝtelefonoj. Multe da kamparanoj havas poŝtelefonojn."

Fakte ne nur Hubei-provinco, ekde 2004, ĉina Ministerio pri Informa Industrio organizis telekomunikajn kompaniojn konstrui telekomunikan instalaĵon en la kamparo. Nun kamparanoj ne nur akiras bonan telekomunikan servadon, sed ankaŭ povas gajni riĉajn informojn pri scienc-tekniko kaj amuzado. Moderna informa civilizacio profunde influas la produktadon kaj vivon de kamparanoj.

Konstruado de socialisma nova kamparo estas historia programo bezonanta longan tempon kaj profitiganta miliardojn da kamparanoj. Ĵuse menciitaj problemoj kaj rimedoj prezentitaj de kelkaj reprezentantoj nur estas parto de la konstruado de nova kamparo. Per kia ajn rimedo oni konstruu novan kamparon, tio celas multigi la enspezon kaj bonigi la vivon de la kamparanoj.