• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-19 11:02:35    
Neniu UK en Moskvo 2009

cri

Sojle de la Rusia Esperanto-Kongreso, okazonta en Tiĥvin ekde la 6-a de marto, Rusia Esperanto-Unio diskonigis informon pri entuziasma subteno de la Moskva urba registaro al la propono okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto de la jubilea jaro 2009 en Moskvo. Formala invito al UEA kongresi en Moskvo laŭplane estos preparita dum la Rusia Esperanto-Kongreso. Tamen laŭ la ĝenerala direktoro de UEA en la praktiko estas jam tro malfrue fari inviton por la jaro 2009. Tial la jubilea kongreso preskaŭ certe okazos en unu el kvar proponataj polaj urboj.

Iniciata grupo subtenata de Rusia Esperanto-Unio jam de iom da tempo flegas kontaktojn kun reprezentantoj de la urbestraro de Moskvo, kaj laŭ komuniko dissendita de Rusia Esperanto-Kongreso la unuaj esperigaj rezultoj estis atingitaj jam decembre de 2006.

- La agado daŭris post la longegaj novjaraj festoj. Finfine komence de februaro 2007 la dokumentojn aprobis kaj rezoluciis pri la subteno la urbestro de Moskvo Jurij Luĵkov. Pasintsemajne okazis tre sukcesa renkontiĝo de niaj reprezentantoj kun la moskva ministro pri internaciaj ligoj kaj turismo I. Ordĵonikidze, kiu jam agis por plenumi tiun komision, skribas la prezidanto de Rusia Esperanto-Kongreso, Andrej Grigorjevskij, en komuniko publikigita fine de februaro.

Laŭ la sama komuniko, poste okazis alia kunveno, dum kiu reprezentantoj de la Moskva urbestraro promesis diversan praktikan kaj materian helpon por la okazigo de Universala Kongreso.

Tamen jam estas preskaŭ certe, ke almenaŭ en la jaro 2009 la Universala Kongreso okazos ne en Moskvo sed en Pollando, simple ĉar eĉ se oficiala invito nome de Rusia Esperanto-Unio estus farita tuj, UEA ne plu havus tempon sendi sian ĝeneralan direktoron al Moskvo por esplori la kondiĉojn.

- Ne ekzistas formala limdato por invitoj, sed koncerne 2009 estas jam malfacile aldoni al la esploroj novajn landojn. La decido devos esti farita plej laste en la Jokohama UK. Mi, kies tasko kiel ĝenerala direktoro estas prepari ĝin, apenaŭ povus trovi tempon por pliaj esplorvojaĝoj en la proksimaj monatoj, kiuj estos por mi la plej prema periodo de la jaro, des pli nuntempe, kiam la ĉefa financa oficisto de la CO konstante forestas pro malsano, rakontas Osmo Buller.

Ĝis nun ekzistas nur unu invito por la Universala Kongreso 2009, kaj ĝi venis el Pollando.

- Ĉar en 2009 oni festos la 150-an datrevenon de la naskiĝo de L.L. Zamenhof, Pollando kompreneble aperis kiel natura gastigonto de UK kaj sekve ne estis bezono instigi kandidatigojn el aliaj landoj.

Por esplori la kondiĉojn Osmo Buller jam vizitis kvar urbojn en Pollando: Bjalistokon, Varsovion, Poznanon kaj Krakovon. Li tamen ne volas diri ion pri la rezulto de siaj esploroj.

En novembro, dum la kampanjo por savi la esperantlingvajn elsendojn de Pola Radio, Renato Corsetti publike diskutis la ideon ne okazigi la Universalan Kongreson en Pollando, se la elsendoj estos nuligitaj. Nun la elsendoj daŭras en la reto, kaj la ideo pri bojkoto jam ŝajnas forgesita.

Renato Corsetti nun ne havas proponon pri alternativa kongreslando. Li ankoraŭ ne scias, kiu el la proponataj kvar polaj urboj ŝajnas plej perspektiva.

- La estraro ankoraŭ ne ricevis raporton de la ĝenerala direktoro pri lia lasta vizito al Pollando, kaj la unua okazo por paroli pri la afero estos la aprila estrarkunsido.