• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-19 16:06:03    
Pactraktado inter Palestino kaj Israelo restas malfacila

cri

En la 18-a de marto, la israela kabineto voĉdone decidis, ke ĝi bojkotu plu la novan palestinan koalician registaron. Tiutage israela ĉefministro Ehud Olmert anoncis, ke oni restriktos dialogon inter Israelo kaj Mahmoud Abbas, prezidanto de la Palestina Nacia Leĝdona Konsilio. En la sama tago, la nova palestina koalicia registaro okazigis la unuan kabinetan kunvenon. Dorna vojo de la nova koalicia registaro estas kiel ĉesigi internan konflikton kaj akiri internacian helpon. Oni opiniis, ke ekzistas pozitivaj faktoroj, tamen restartigo de la pactraktado inter la du flankoj restas tre malfacila.

En la israela kabineta kunveno, 19 el 21 ministroj balotis por bojkoti plu la novan palestinan koalician registaron. Ehud Olmert diris, ke la nova palestina koalicia registaro ne akceptis tri kondiĉojn, elmetitajn de la internacia komunumo, t.e. rezigni perforton, agnoski Israelon kaj observi interkonsentojn, atingitajn inter Israelo kaj Palestino, sed ĝi rigardas teroron kiel laŭleĝan celon. Li diris, ke li ne kontaktos la novan palestinan koalician registaron, sed alvokas la internacian komunumon bojkoti plu la palestinan koalician registaron. Li esprimis, ke Israelo kontaktiĝos plu kun Mohmoud Abbas, tamen pro tio, ke Fatah, gvidata de Mohmoud Abbas, estas parto de la palestina koalicia registaro, la venonta dialogo inter li kaj Mohmoud Abbas koncernos ne la palestinan ŝtaton, sed nur vivkondiĉojn de palestinanoj loĝantaj en regionoj, regitaj de Israelo.

En la unua kabineta kunveno de la nova palestina koalicia registaro oni diskutis ĉefe pri financa krizo kaj interna paco. Antaŭ unu jaro, la internacia komunumo abolis ekonomian helpon al Palestino, pretekste, ke la tiama palestina registaro, regata de Hamas, rifuzis agnoski Israelon. Laŭ raporto, farita de la israela ĵurnalo Ha'aretz en la 18-a, tiutage sinjorino Micaela Schweitzer-Bluhm, proparolanto de la usona konsulejo en Jerusalemo, diris, ke la ekonomia puno, praktikata de Usono kontraŭ Palestino, restas valida, ĝis la nova palestina koalicia registaro akceptos la kondiĉojn, elmetitajn de UN, Eŭropa Unio, Usono kaj Rusio, nome rezigni perforton, agnoski Israelon kaj observi interkonsentojn, antaŭe atingitajn inter Israelo kaj Palestino. Antaŭ nelonge Mohmoud Abbas esprimis rifuzon al ia ajn perforto, dum Ismail Haniyeh, gvidanto de Hamas, emfazis rezistadon kontraŭ Israelo. La 18-an, Mohmoud Abbas instalis ŝtatan sekurecan konsilanton al Mohammed Dahlan, altranga oficisto de Fatah kaj rigardata de Hamas kiel la ĉefa malamiko, tio probable provokos konflikton inter Fatah kaj Hamas.

Restartigo de la pactraktado inter Palestino kaj Israelo restas tre malfacila, tamen oni vidis pozitivajn faktorojn. La 18-an, israela nacidefenda ministro Amir Peretz publike apelaciis, ke bojkotante la novan palestinan koalician registaron, la israela registaro faru traktadon kun Mohmoud Abbas rilate al la definitiva statuso de Palestino. Pluraj ministroj el la israela kabineto esprimis similan apelacion, kaj ankaŭ la internacia komunumo faris pozitivan respondon. Francio invitis novan palestinan eksteraferan ministron al Francio por vizito, kaj Norvegio prezentis eksplicitan esprimon, agnoski la novan palestinan koalician registaron.