• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-19 16:30:22    
Furoro de ĉina vento kaŭzas "radian konfuzian kurson"

cri

Sekve de leviĝo de la ĉina ekonomio, la antikva civilizacia lando refoje estas atentata de la mondo kaj la ĉina lingvo fariĝas unu el popularaj lingvoj de la tuta terglobo. En februaro de la kuranta jaro, Ĉina Radio Internacia okazigis "radian konfuzian kurson".

Estro de oficejo de ĉina ŝtata grupo por disvastigi la ĉinan lingvon al la ekstera mondo sinjorino Xu Lin havas profundan senton pri fenomeno rilate al "iniciato de furoro de ĉina vento al la ĉina lingvo". Ŝi diris, ke konfuzia kurso fondita de ĉinaj koncernaj institucioj ne povas kontentigi entuziasmon de alilandaj studentoj lerni la ĉinan lingvon. Ŝi diris:

"En Kaira Universitato troviĝas 180 miloj da studentoj, inter ili dek miloj da studentoj petas funkciigi kurson de la ĉina lingvo kaj ili esperas lerni aŭ labori en Ĉinio en la estonteco. Se ne vidante entuziasmon de tiuj studentoj per propraj okuloj, oni ne kredas tion."

Xu Lin konigis, ke antaŭ du jaroj, la oficejo de ĉina ŝtata grupo por disvastigi la ĉinan lingvon al la ekstera mondo ekspedis malpli ol 70 homojn al aliaj landoj kaj nun la nombro superas 2 000. En la kuranta jaro, sume 5 000 homoj estos ekspedataj, tamen tio ankoraŭ ne povas kontentigi bezonon de aliaj landoj.

Kiam provizo de vid-al-vida instruado ne povas kontentigi bezonon, instruado per amaskomunikilo fariĝas pli bona rimedo. Kiel unika ŝtata radio okupiĝanta pri ekstera disaŭdigo, en februaro de la kuranta jaro, Ĉina Radio Internacia funkciigis "radian konfuzian kurson" respektive en Turkio kaj Egiptio kaj tio estas la unuaj "radiaj konfuziaj kursoj" en la mondo.

Vicdirektoro de Ĉina Radio Internacia sinjorino Wang Dongmei gvidis delegacion al Turkio kaj Egiptio por ĉeesti al ceremonio pri funkciigo de la "radia konfuzia kurso". Konigante kialon funkciigi la "radian konfuzian kurson" ekster Ĉinio, ŝi diris:

"Nia radio havas programerojn elsendatajn per 38 fremdaj lingvoj kaj ni funkciigas kurson pri instruo de la ĉina lingvo al aŭskultantoj dum multaj jaroj. En la lastaj jaroj, niaj aŭskultantoj sinsekve sendis leterojn al ni por postuli longigon de tempo por disaŭdigo de la ĉina lingvo kaj pliigon de kursoj. Laŭ bezono de aŭskultantoj, kun formo de la oficejo pri "konfuzia instituto", ni funkciigas "radian konfuzian kurson"."