• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-20 15:16:00    
Kial Rusio konstruas internacian urani-riĉigan centron

cri

En la 19-a de marto rusa unua vicĉefministro Sergei Ivanov anoncis, ke en Rusio baldaŭ kompletiĝos kaj funkcios internacia urani-riĉiga centro. Tiu ĉi urani-riĉiga centro troviĝas en la siberia urbo Angarsk. Ĝi povos konservi kaj prilabori nukleajn forĵetaĵojn, kaj riĉigi uranion. Krome ĝi produktos fuelon, uzatan por atom-energia tekniko kaj retraktos uzitan uranion por eviti uzadon en farado de nukleaj armiloj. Tiu ĉi konstruo vekis vastan atenton de la internacia socio.

Konstruo de la internacia urani-riĉiga centro estas iniciatita de la rusa prezidento Putin kaj kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev en januaro de 2006, por ke koncernaj landoj ĝuu egalajn rajtojn en la disvolvo de nuklea energio, kaj rigore observu koncernajn preskribojn de la Konvencio pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj. Junie de tiu ĉi jaro en la Pinta Kunveno de la 8-landa Bloko, Putin diris, ke Rusio kaj Usono jam venis en akordon pri konstruo de la internacia urani-riĉiga centro; pro tio diversaj landoj povos eviti minacon el disvastigo de nukleaj armiloj kaj utiligi nuklean teknikon. Decembre, Sergei Kiriyenko, direktoro de la Rusa Atom-energia Oficejo, diris, ke la unua internacia urani-riĉiga centro estos konstruata surbaze de la elektroliza kemikaĵa fabriko en Angarsk, kaj funkcios en la komenco de 2007.

La internacia urani-riĉiga centro estos funkciigata kun la principo, liveri diversajn civilajn atom-energiojn al landoj, kiuj agnoskis la Konvencion pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj, tamen la urani-riĉiga teknologio estas posedata nur de tiu ĉi centro. Sergei Ivanov diris, ke en funkciigo kaj administro de la centro oni adoptas senprecedencan metodon; la centro estos malferma al la Internacia Atom-Energia Agentejo, kaj garantiata de tiu ĉi agentejo.

Analizantoj opiniis, ke Rusio iniciatis tiun ĉi centron pro jenaj konsideroj: Unue pro ŝanĝiĝo de la rusa prienergia strategio. Laŭ definitiva projekto de la rusa prienergia strategio, ekzamenota en konferenco de Registaro de la Rusa Federacio, Rusio reduktos la proporcion de natura gaso en diversaj fueloj, kaj pliigos tiun de nukleelektro, hidroelektro kaj termoelektro. Due, nuntempe iuj landoj, kiuj ne posedas nuklean teknikon, elektas nuklean energion kiel la energifonton. Rusio, kiu okupas 40% de la totala produktkvanto de riĉigita uranio en la mondo, esperas pliigi sian influivon en produktado kaj servo de riĉigita uranio, kaj konstruo de la internacia urani-riĉiga centro sendube aldonos la rusan porcion en tiu ĉi fako. Trie, starigo de la internacia urani-riĉiga centro, garantiata de la Internacia Atom-Energia Agentejo, favoras normigi la internacian uzadon de riĉigita uranio, eviti disvastigon de nukleaj armiloj, kaj ankaŭ pliigi la rusan forton en la internacia nukleenergia fako.