• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-20 15:24:17    
Travido de konsuma ago de ĉinoj, kiuj naskiĝis post 1980

cri

Yanzi, naskiĝis post 1980, ĉiam atentas modon kaj novajn produktojn. Ekzemple, pri poŝtelefono ŝi elektis programon "M-ZONE".

"Ni ofte vizitas la retan stacion M-ZONE kaj vidas plej freŝajn informojn. Ekzemple, antaŭe kanta stelo Pan Weibo okazigis koncerton, nur uzantoj de M-ZONE povis partopreni. Mi sentas, ke tio estas nia privilegio, tial ofte ni partoprenas en ĉi tiuj aktivadoj."

Yanzi diris, ke ŝi volas provi ĉiujn novajn modajn produktojn, pro tio ŝi pagis multan monon. Yanzi ofte aĉetas vestojn kaj diĝitajn produktojn sur reto, altiras ŝin ne nur relative malmultekostaj prezoj sed ankaŭ tio, ke modaj produktoj sur reto renoviĝas pli rapide kaj la specoj estas pli multaj.

Plenuma redaktorino de la moda gazeto "Chengshi Huabao" sinjorino Li Hui opiniis, ke nunaj junuloj havas pli altan fidecon al markoj ol siaj gepatroj.

"La supra generacio opinias, ke bona kvalito kaj malmulta kosto estas plej gravaj, sed kultura signifo de markoj, aŭ tajdo el markoj eble estas pli grava por homoj, kiuj naskiĝis post 1980."

La junaj homoj enkondukas tajdojn de muziko, internacia reto kaj diĝitaj produktoj. Estas pli grave, ke kompare kun iliaj gepatroj, konsuma ago kaj konsuma psikologio de la juna amaso rompis la konsuman koncepto de ŝparado kaj konservo kaj havas la koncepton de antaŭtempa konsumado. En la estonteco, tio influos konsumajn strukturon kaj kutimon de la ĉina socio.

Ĉina socia instruitulo sinjoro Zhou Xiaozheng elmetis, ke por eviti troan konsumon, oni devas fari ĝustan konsuman enkondukon al homoj naskitaj post 1980 por garantii bonan socian funkciadon.

"La nuna generacio jam aĝas pli ol 20 jarojn, iuj jam geedziĝis, iuj jam havas knabojn, la ekstera mondo plenas de ŝancoj, samtempe plenas de necerteco. Tial por ili, oni devas speciale emfazi kontinuigeblan konsumon."

Post 5 ĝis 10 jaroj, la juna generacio fariĝos ĉefa forto de la ĉina ekonomio. Analizistoj opiniis, ke la ĉina granda loĝantara skalo kaj la nuna konsuma strukturo bezonas tion, ke samtempe kun konsumo la juna generacio kreu pli grandajn riĉaĵojn por la socio kaj metu pli firman bazon por la ekonomio.


1 2