• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-21 11:13:39    
Ne aperos "olimpika ŝaŭmo" en ĉina ekonomio

cri
Ne aperos "olimpika ŝaŭmo" en ĉina ekonomio

Laŭ informo el la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao la 20-an de marto, ĉina fama ekonomikisto Li Yining diris, ke post fermiĝo de la Olimpikoj okazontaj en 2008, en Ĉinio ankoraŭ troviĝos multaj novaj varmpunktoj de investado, sekve en la ĉina ekonomio ne aperos "olimpika ŝaŭmo".

S-ro Li Yining diris, ke gastigado de la Olimpikoj povas fariĝi turno-punkto de la ĉina ekonomia kresko, kaj la renovigo de sistemo, tekniko kaj administrado povas fariĝi la movforto de la nova ekonomia kresko.

Specialisto opinias ke reviziita Leĝo pri Laŭ-Enspeza Imposto por Entreprenoj plie konformas al disvolva bezono de ekonomio kaj socio de Ĉinio

La 19-an de marto, oficiale publikiĝis Leĝo pri Laŭ-Enspeza Imposto por Entreprenoj de Ĉinio. Koncerna specialisto opinias, ke tiu leĝo reviziita laŭ propono de reprezentantoj de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso montras la spiriton, ke Ĉinino akcelas socian justecon kaj bonigon de industria strukturo perfinanca imposta rimedo. Tio plie konformas al la disvolva bezono de ekonomio kaj socio de Ĉinio.

Klaus Schwab: ĉina evoluo, bonŝanco de la mondo

La 18-an de marto en la ĉina nordorienta apudmara urbo Dalian, fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomika Forumo sinjoro Klaus Schwab diris intervjuate, ke la evoluo de Ĉinio kaj ĉinaj entreprenoj ne estas minaco al la mondo, sed alportas ankoraŭ pli multe da bonŝancoj al aliaj landoj kaj entreprenoj de la mondo.

Li vizitas la urbon Dalian pro tio, ke en septembro okazos en Dalian "Kreska pinta konferenco de Monda Ekonomika Forumo", tio estas, "Somera Davos-Forumo". Li diris, ke en la "Somera Davos-Forumo" partoprenos ne nur monde famaj grandaj kompanioj kaj entreprenoj, sed ankaŭ nombro da ĉinaj kreskantaj entreprenoj. Kvankam ili ne estas plej grandaj entreprenoj, tamen posedas entreprenistan spiriton, kreeman kapablon kaj vivforton por evoluo.

Li opinias, ke "Davos-Forumo" okazos en Ĉinio, tio donos influon al la tuta ekonomio de Ĉinio kaj de la mondo.

La monda ekonomika forumo fondita en 1971 estas sendependa internacia institucio, kun ĉefstabejo en Ĝenevo.

Ĉina monrezervo por loĝdomo superis 1 200 miliardojn da juanoj

Laŭ freŝa donitaĵo el la ĉina Ministerio pri Konstruado, grandmezure altiĝas la sumo de monrezervo por loĝdomo. Ĉe la fino de 2006 la sumo superis 1 260 miliardojn da juanoj de renminbi, plimulte je 30% ol tiu ĉe la fino de la antaŭlasta jaro.

La sistemo pri loĝdoma monrezervo en ĉinaj urboj celas kolekti monon por loĝdomo de laborantoj. Ĝia praktikado jam estas grava forto por subteni konstruadon de loĝdomoj kun malalta lupago.