• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-21 16:44:25    
Legendo pri la monto Wutai (1)

cri

En Ĉinio ekzistas kvar famaj budaismaj montoj, kiuj respektive estas la monto Wutai, la monto E'mei, la monto Putuo kaj la monto Jiuhua. Laǔ legendo, tiuj montoj estis sinhardejoj respektive de la budaismaj kvar grandaj bodisatvoj Manjuŝri, Samantabhadra, Avalokiteŝvara kaj Ksitigarbha, pro tio tiuj montoj havas longan historion de la religia kulturo, samtempe ili estas ankaŭ famaj vizitindejoj de pitoreskaj naturaj pejzaĝoj.

La monto Wutai situas en la provinco Shaanxi de la centra parto de Ĉinio, kaj konsistas el kvin pintoj sin ligantaj ronde. La zenitoj de la kvin pintoj estas ebenaj kaj vastaj, simile al masonitaj terasoj, pro tio ili estas nomataj respektive orienta teraso, okcidenta teraso, suda teraso, norda teraso kaj centra teraso, sume kvin terasoj. Tio ja estas deveno de la nomo de tiu ĉi monto. En la ĉina lingvo, Wutai signifas: kvin terasoj. La monto Wutai estas la plej alta punkto super la marnivelo en la provinco Hebei, norda Ĉinio.

Legendo diras, ke la monto Wutai origine nomiĝis la monto Wufeng kun la malbona klimato: Vintre, tuj je ekverŝiĝo, akvo glaciiĝis, printempe, furiozis la sablovento, kaj somere, varmeco estis neeltenebla, pro tio la kampuloj tute ne povis fari kultivadon sur kampoj. Foje la bodisatvo Manjuŝri hazarde venis ĉi tien dum sia predikado. Vidinte la suferadn de lokanoj, li decidis transformi tiean klimaton.

La bodisatvo Manjuŝri sciis, ke ĉe la Draka Reĝo de la Orienta Maro troviĝas magia ŝtono nomata "Drako-paǔza Roko", kiu kapablas fari la sekecan klimaton humida. Li do sin aliformis kiel kvestantan bonzon kaj iris al la Draka Reĝo por prutepreni la Drako-paǔzan Rokon.

La bodisatvo Manjuŝri venis al la Orienta Maro, kaj rimarkis, ke ekster la draka palaco vere ekzistas giganta roko. Antaǔ ol proksimiĝi al la roko, la bodisatvo jam sentis, ke malvarmeta aero ŝvebas al li.