• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-21 17:30:47    
Aziaj ĉefaj produktaj kaj konsumaj landoj de energio pledas por dialogo pri kunlaboro kaj sekureco de energio

cri

De la 19-a ĝis la 21-a de marto en katara ĉefurbo Dohao, okazis la 2-a Konferenco pri Vigligo de la Mezorienta Estonteca Ekonomio. La ĉeestantaj aziaj ĉefaj produktaj kaj konsumaj landoj de energio pledas por plifortigi dialogadon en la sekureca kampo, disvolvi diversaformajn kunlaborojn en la kampoj de energio kaj ekonomio.

La ĉefaj temoj, kiuj estis diskutataj dum la konferenco, inkluzivis sekurecon en la golfa regiono, rolon de aziaj landoj en la mezorienta regiono, la konkurencan povon de la mezorientaj landoj, kaj tiel plu. Farante parolon en la konferenco, Sheikh Hamad Bin Jabor, ĝenerala sekretario de la planada komisiono de Kataro, la gastiganta lando por ĉi-foja konferenco, emfazis la sekurecon de energio kaj la daǔrigeblan disvolviĝon de la regiona ekonomio. Li diris:

"La sekureca problemo de tiu ĉi regiono ne nur rilatas al nacidefendo aǔ milita protektado, sed ankaǔ inkluzivas ellabori ĝustajn strategion kaj politikon, por garantii la daǔran kaj sanan disvolviĝadon de la socio, ekonomio kaj politikaj departementoj de la regiono. En la pasintaj kelkaj jaroj en la nomita regiono estis akumulitaj senprecedencaj enspezoj de grandegaj monsumoj kaj tio liveras senprecedencan bonŝancon al la regiono por disvolvi plurisman ekonomion kun granda konkurenca povo kaj realigi daǔrigeblan disvolviĝon. La regiono ankaǔ havas la ŝancon fari investadon al la mondnivelaj eduka, kuraca, esplora kaj ekspluata kampoj, por ke la regiono stabile marŝu al intelekta ekonomio."

Japanio estas la plej granda petrol-importa lando de la golfa regiono kaj 75% de ĝia petrola importado venas de la golfa regiono. Konsilanto de la japana ĉefministro pri sekurecaj aferoj s-ino Yuriko Koike emfazis la gravecon por plifortigi kunlaboradon kun la golfaj landoj en la kampo de energio. Ŝi diris:

"La golfa regiono daǔre estos la plej grava strategia partnero por Orienta Azio kaj Suda Azio. Energio ankoraǔ okupas la kernan lokon en la rilatoj inter ni. Pli da energio transportiĝos de la golfa regiono al Orienta Azio kaj Suda Azio. Tio signifas, ke la golfa regiono kaj Orienta Azio ĝuas komunajn interesojn. Ni devas pluapaŝe fortigi niajn strategiajn rilatojn en la kampoj de energio kaj ekonomio."

Ĉinio estas ne nur granda konsuma lando, sed ankaǔ granda produkta lando de energio. De la lastaj jaroj Ĉinio kaj la golfaj landoj disvolvas efikajn kunlaborojn en la kampo de energio. Jam startis la dialoga mekanismo inter Ĉinio kaj la golfaj landoj pri energio. Nun la du flankoj faras intertraktadon pri la interkonsento de libera komercado. Ĉina reprezentanto, eksa ambasadoro en Irako s-ino Liu Xianghua esprimis, ke Ĉinio volonte daǔre plifortigos dialogadon kaj kunlaboradon kun diversaj landoj de la golfa regiono pri energio kaj sekureco.