• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-22 15:38:03    
Ĉinio plene garantias devigan edukadon de kamparaj geknaboj (foto)

cri

De la komenco de la nova semestro de la kuranta jaro, ĉinaj kamparaj geknaboj, kiuj ĝuas 9-jaran devigan edukon, ne plue bezonas pagi lernopagon kaj kromajn elspezojn. Samtempe kun tio, jara regula sesio de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio okazanta en Pekino transsendas informon: en la estonteco ŝtata asigno al eduko plue kliniĝos al kampara deviga eduko por ke ĉiuj kamparaj geknaboj povu viziti lernejon kaj ĝui bonkvalitan edukon.

Sinjorino Wang Xiaojing kaj ŝiaj familianoj loĝas en iu vilaĝo kun relative malprogresinta ekonomio en la provinco Shandong, orienta Ĉinio kaj ŝia filo vizitas lokan elementan lernejon. En la komenco de la nova semestro, la informo ĝojigas ŝin, ĉar ŝi ne plu pagos lernopagon kaj kromajn elspezojn. Ŝi diris:

"De la komenco de ĉijara printempo, en nia loko, lernopago kaj kromaj elspezoj estas nuligataj kaj en ĉiu jaro, ni ŝparas 200 juanojn. Tio malpliigas nian ŝarĝon. Per tiu mono, mi povas aĉeti varojn aŭ postlernohorajn librojn."

Ĝis nun Ĉinio tute realigas promeson pri nuligo de lernopago kaj kromaj elspezoj de kamparaj lernantoj en la stadio de la deviga edukado kaj pro tio 150 milionoj da kamparaj geknaboj estas favorataj.

Fakte en Ĉinio en stadio de elementa ĝis malsupera edukado, funkcias sistemo de senpaga instruado, tamen lernantoj bezonas pagi lernopagon kaj kromajn elspezojn. La kosto ne estas malgranda ŝarĝo por kamparaj familioj kun relative malalta enspezo. Kelkaj familioj eĉ prunteprenas por subteni lernadon de geknaboj kaj kelkaj geknaboj ne povas daŭrigi sian lernadon pro malriĉeco.

Responde al tiu stato, de la pasinta jaro, Ĉinio nuligas lernopagon kaj kromajn elspezojn de lernantoj en la stadio de la deviga edukado kaj en la kuranta jaro, kovra sfero de la politiko plivastiĝas al kamparaj regionoj. Ĉina eduka ministro Zhou Ji diris al raportisto, ke al kamparaj familioj, la rimedo alportas efektivan favoron. Li diris:

"Meznombre por ĉiu lernanto, 140 juanoj estas nuligataj por elementa lernanto kaj 180 juanoj por lernanto en mezlernejo."

Samtempe kun tio, al geknaboj en malriĉaj familioj, la ŝtato senpage liveras lernolibrojn; al geknaboj pensiono-loĝantaj, la ŝtato liveras subvencion por ilia vivo. Laŭ unuapaŝa statistiko, de la pasinta jaro, ĉirkaŭ 200 miloj da lernantoj, kiuj ne povas daŭrigi sian lernadon pro malriĉeco, revenas al lernejo.

Spite al tio, en Ĉinio kun neekvilibra disvolva stato de urbo kaj vilaĝo, estas malfacile por homoj ĝui bonan edukan riĉfonton. Malprogresinaj edukaj instalaĵoj kaj manko de eduka kosto kaj instruistoj estas problemoj, kiuj bezonas esti urĝe solvataj en kampara deviga eduko.