• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-22 16:27:56    
Israela financa ministro estas enketata de polico (foto)

cri

La 21-an de marto, la enketo, farita de la israela polico, pri la financa ministro Abraham Hirchson, kiu estas suspekata pri kaŝo de malversacio de siaj subuloj, akiris pluan progreson. Tio estas la nova kazo koncerna al altranga oficisto tuj post tiuj pri seksa skandalo de la prezidento Moshe Katsav kaj korupto de la ĉefministro. La israela popolo malesperis pro la registaro.

Antaŭ la enoficiĝo kiel financa ministro, Abraham Hirchson servis kiel respondeculo de la israela tutlanda laborista sindikato. En 2003, Ovadia Cohen, respondeculo de la eduka organizo sub la tutlanda laborista sindikato alproprigis publikan monon je la sumo de ĉirkaŭ miliono da usonaj dolaroj. En 2005 revizoroj trovis perdon de tiu ĉi sumo, kaj raportis tion al la polico. Januare polico arestis 5 suspektatojn, kiuj servis en la eduka organizo. Laŭ la polico, antaŭ tio, Ovadia Cohen konfesis al Abraham Hirchson la malversacion, tamen Abraham Hirchson maldungis lin anstataŭ denunci lin al justico, tial Abraham Hirchson estas suspektata pri krimo de kaŝo. La 20-an de tiu ĉi monato, la israela polico pridemandis lin almenaŭ en 6 horoj.

Enketante la polico trovis, ke tiu ĉi kazo ne estas tiel facila, kian oni konjektis antaŭe. Depoziciante al la polico, Ovadia Cohen aludis, ke en tiu ĉi kazo Abraham Hirchson estas ne nur sildanto. Poste la polico suspektis, ke Abraham Hirchson plejeble profitis, ŝirmante koncernatojn, kaj per la profito li pagis vetaĵan ŝuldon por sia filo. Ankaŭ lia filo implikiĝis en tiu ĉi kazo kaj estas pridemandata de la polico.

Nun la israela polico faras pluan enketon pri Abraham Hirchson, akuzata pri tio, ke li ŝirmis krimulojn, alproprigis publikan monon, fraŭdis fidon de la publiko, malversaciis kaj falsis kalkulon. Laŭ koncerna fako, Abraham Hirchson estos refoje pridemandata de la polico.

Asistanto de Abraham Hirchson malkaŝis, ke li jam perceptis premon pro la malkaŝo de koncernaj enhavoj de la enketo, tamen li opiniis, ke li estas senkulpa. Sed vespere de la 20-a la polico ricevis de la enketo rezulton, malfavoran al Abraham Hirchson. Laŭ atesto, en 1997 li vojaĝis al Pollando kaj revenis kunportante 250 mil usonajn dolarojn, kaŝitajn en privataj objektoj. La polico faros pluan enketon pri tiu ĉi afero. Se li estos konviktata pri koncernaj krimoj, li estos probable ŝtatakuzata kaj eĉ malliberigata.

La israela publiko malesperis pro la kazoj, koncernaj al ŝtataj altrangaj oficistoj. De la nova jaro oni trovis, ke israelaj ŝtataj kaj armeaj gvidantoj unu post alia implikiĝis en skandalo.