• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-23 13:57:07    
En Ĉinio aperis tajdo de fondusa investo

cri
Karaj aŭskultantoj, en la lasta jaro la ĉina akcia merkato finfine bonvenigis bovomerkaton post kelkaj jaroj, kaj pro rimarkinda montriĝo, fonduso skribis riĉan legendon de la ĉina kapitala merkato. Multaj ĉinoj komencis ŝati la investan specon fonduso, kaj unuapaŝe aperis tajdo de fondusa investo.

En la lasta jaro, sekve de varmiĝo de la ĉina akcia merkato, ankaŭ fonduso akiris bonan atingon kaj sume pliiĝis je 148,19%. Multaj popolanoj, kiuj investis fonduson, feliĉe veturis per la riĉiga trajno.

En 2006, pekina sinjorino Zhang Ying akiris multan atingon pro investo de fonduso. De 2004, ŝi investas fonduson, komence la profito estis stabila, poste grande pliiĝis, el kelkaj porcioj, nur en duona jaro la profito atingis 70%.

"Aĉetante akcian fonduson, mia mono estas viva, elspezebla mono estas pli riĉa ol antaŭe, fonduso havas kelkan enspezon, iutempe profito estas alta."

Kiel stimulilo, demonstra efiko kaŭzita de granda profito vigligis la fondusan merkaton. En decembro de la lasta jaro, la nombro de novaj aĉetantoj de fonduso atingis 740 mil. En la lasta jaro, la nombro de tenantoj de fonduso superis 7,5 milionojn kaj kreis la historian rekordon. En ĉinaj diverslokaj borsoj kaj bankoj, ĉie ekzistas investantoj, kiuj aĉetas fonduson.

Sinjoro Wang Lixin preparis aĉeti fonduson, li diris intervjuate:

"Profito el la fondusoj, aĉetitaj de miaj kolegoj en la lasta jaro, pliiĝis. Mi sentas, ke en la kuranta jaro aĉeto de fonduso estas bona, certe alportos multan monon."

Ŝatate de investantoj, fonduso ankaŭ senĉese kreis historiajn rekordojn. Interalie, per la atingo de monkolekto je 41,917 miliardoj da juanoj en unu tago, strategia kaj kreska fonduso Jiashi fariĝis la fonduso, kiu monkolektis plej grandan sumon en unu tago, en la monda fondusa historio. Komence de 2007, naskiĝis ankaŭ 6 fondusoj kun la skalo de pli ol dekmiliardoj da juanoj.

Sinjoro Li Feng, altnivela ekonomia persono de la esplora centro sub ĉina valorpapera limigita korporacio Yinhe, opiniis, ke en mallonga tempo ne malleviĝos la varma tajdo de fondusa investo en Ĉinio.

"La ĝenerala fondusa merkato ĵus grandmezure komenciĝis, kaj la ĉina fondusa merkato havos altrapidan evoluan periodon. Laŭ fremdlanda stato, en la kapitala merkato, 50% de investantoj aĉetas diversajn fondusojn. Laŭ tio, la evolua spaco de nia fondusa merkato ankoraŭ estas vasta."