Ne ĉiuj parolantoj de Esperanto apartenas al "Esperanto-sekto, en kiu ĉiuj unuanime pensas pri gepatraj lingvoj, lingvaj rajtoj aŭ iu ajn alia temo", skribas Gary Mickle en sia debat-artikolo pri la deklaro de Renato Corsetti okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo. La deklaro forte iritis nian aŭtoron, kiu atentigas, ke Esperanto estas lingvo, ne ideologio. "Fakte, Esperanto ne celas ion ajn. Estas ĝiaj parolantoj, kiuj celas atingi aŭ ne atingi ion per ĝi", li skribas.
UEA disvastigas ĉi-jare Deklaron, verkitan de Renato Corsetti okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo. Tiu Tago estas ĉiujara evento proklamita de Unesko en 1999. Pluraj asertoj en la Deklaro iritas.
Renato Corsetti petis, ke oni traduku la Deklaron en naciajn lingvojn. Ĝi asertas pri la esperantistoj: "Ĉiu parolanto de la internacia, neŭtrala lingvo Esperanto certe aprobas ilin, ĉar la parolantoj de Esperanto scias pri lingvaj rajtoj…"
Kiel jam plurfoje en la pasinteco, UEA proklamas al neesperantistoj sian opinion pri io en la nomo de ĉiuj esperantistoj. La ekstera publiko kredu, ke ĉiuj esperantistoj samopinias kun la UEA-gvidantaro pri lingvopolitikaj aferoj. La vero estas alia. "Ĉiu parolanto" de Esperanto ne estas ano de ia Esperanto-sekto, en kiu ĉiuj unuanime pensas pri gepatraj lingvoj, lingvaj rajtoj aŭ iu ajn alia temo. Tiaj eldiroj estas nek veraj nek taktike prudentaj, ĉar ili estigas la impreson, ke la esperantistoj estas aŭtoritatisme regata grupo, en kiu la gvidantoj decidas, kion "ĉiuj parolantoj" devas pensi.
Per kiu rajto UEA pretendas paroli por ĉiuj esperantistoj en siaj politikaj deklaroj? "La" parolantoj de Esperanto ne havas ĉiuj la saman lingvopolitikan celon. Laŭ la Deklaro, "la parolantoj de Esperanto celas protekti ĉies lingvon kaj ĉies identecon". Sed fakte estas diverse. Kelkaj aprobas "lingvodefendadon" kaj politikumadon per esencisma, lingvobazita identeco-nocio. Kelkaj ne.
Ankaŭ la eldiroj de Koichiro Matsuura pri la gepatraj lingvoj meritas kritikan ekzamenon. Ĉiuj de li menciitaj atutoj de la gepatra lingvo – ĝia funkcio ĉe la disvolviĝo de la personeco, lernado de respekto al si mem kaj aliaj, ktp. – estas aferoj, kiujn multaj homoj alstrebas ankaŭ per lingvoj, kiujn ili lernas post la gepatra. Estas strange mencii ilin kiel apartajn funkciojn de la gepatra lingvo. Se la gepatra lingvo estas "la" ŝlosila rimedo por ĉio ĉi, ĉu tio ne ankaŭ Esperanton malvalorigas? Ĝi ja ne estas gepatra lingvo por 99% de ĝiaj uzantoj.
|