• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-26 15:35:24    
Iom pri ĉina deviga edukado

cri

En Ĉinio kun neekvilibra disvolva stato de urbo kaj vilaĝo, estas malfacile por homoj ĝui bonan edukan riĉfonton. Pri tio, Wang Yue'e, reprezentantino de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio havas profundan senton. Wang Yue'e estas estro de iu lernejo en fora loko de la provinco Hubei, meza Ĉinio, kaj nun kondiĉo de la lernejo estas nekontentiga. Ŝi diris:

"Nun en nia lernejo, proporcio de enlernejiĝo atingas 99% kaj gepatroj havas altan aktivecon lasi al geknaboj viziti lernejon, ĉar homa koncepto ŝanĝiĝas."

Maltrankvilo de Wang Yue'e havas pozitivan respondon de la registaro. Farante raporton pri la registara laboro en la jara regula sesio de la 10-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke Ĉinio plimultigos asignon al kampara deviga eduko por ke geknaboj povu viziti lernejon kaj ĝui bonkvalitan edukon. Li diris:

"En la kuranta jaro, tutlanda financo aranĝas 223,5 miliardojn da juanoj por kampara deviga eduko kaj la cifero kreskas je 39,5 miliardoj da juanoj kompare kun tiu en la pasinta jaro. De la jaro 2006 ĝis 2010, la centra financo asignos 10 miliardojn da juanoj por praktiki planon rekonstrui kamparajn mezlernejojn kaj la loka registaro pliigos ĉiflankan asignon. Tia agado celas tion, ke kamparaj lernantoj povu viziti lernejon kaj ĝui bonan edukon."

Cetere moderna informadika tekniko estas uzata por altigi instruan kvaliton en kamparo. En la jaro 2004, la ĉina registaro funkciigis "Inĝenieriaĵon pri Long-Distanca Moderna Eduko en Kamparaj Mezlernejoj kaj Elementaj Lernejoj", nun pli ol 8 miliardoj da juanoj estis asignataj kaj pro tio 80% de kamparaj lernejoj en la tuta lando havas kapablon disvolvi long-distancan instruadon. Per komputiloj kaj satelita televida reto, kamparaj geknaboj povas ĝui instruon de famaj instruistoj. Li Xiang, tri-klasa lernanto en la elementa lernejo de la urbeto Huizhai de la provinco Guangdong, suda Ĉinio, diris al la raportisto, ke tia instrua formo altigas lian intereson pri lernado.

"La lerno ŝajnas, ke mi spektas filmon. Estas interese."

Laŭ plano, en la fino de la kuranta jaro, ĉinaj kamparaj mezlernejoj kaj elementaj lernejoj posedos kapablon ricevi satelitan televidan programon kaj troviĝos almenaŭ unu komputila ĉambro en ĉiu kampara mezlernejo.

Kompreneble la nuna kampara eduka nivelo havas grandan distancon kun tiu en urbo. Tamen pluraj politikoj publikigitaj de la ŝtato donas konfidon al estonteco de kampara eduko. Sinjorino Wang Xiwu estas ordinara instruisto en iu malriĉa gubernio de la provinco Gansu, nordokcidenta Ĉinio, kaj ŝi parolas pri sia opinio pri disvolviĝo de eduka afero en sia hejmloko. Ŝi diris:

"Laŭ la nuna subteno de la ŝtato, mi pensis, post kelkaj jaroj kampara deviga eduko havos grandan ŝanĝon. Same kiel urbaj, kamparaj lernantoj povos kontakti komputilojn kaj ankaŭ povos ĝui relative bonkvalitan medion por lerno kaj aktivado."