• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-26 16:16:44    
Ban Ki-moon kaj Condoleezza Rice vizitas Palestinon kaj Israelon

cri

La 25-an de marto, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kaj Condoleezza Rice, usona ŝtata sekretario, atingis Palestinon por sia vizito. Ili renkontiĝos kun israela kaj palestina gvidantoj. Oni opinias, ke ilia vizito celas antaŭenpuŝi pactraktadon de la du landoj.

Tiutage en Ramallah, Ban Ki-moon konversaciis kun Mahmoud Abbas, prezidanto de la Palestina Nacia Leĝdona Konsilio. Tuj post la vizito al Egiptio, ankaŭ Condoleezza Rice atingis Palestinon, kaj parolis kun Mahmoud Abbas. Poste Ban Ki-moon kaj Condoleezza Rice havis mallongan renkontiĝon en Jerusalemo. Laŭ plano ili respektive renkontiĝos kun israela ĉefministro Ehud Olmert en la 26-a.

En la vizito ili celas serĉi la vojon por antaŭenpuŝi la pactraktadon inter Palestino kaj Israelo. Tiutage post la konversacio kun Mahmoud Abbas, Ban Ki-moon diris, ke nun estas tre grava okazo, kvankam oni alfrontas multajn malfacilojn, tamen oni devas kapti tiun ĉi okazon por antaŭenpuŝi la pacan procezon. Ankaŭ Condoleezza Rice urĝis Palestinon kaj Israelon ellabori komunan agadan planon por realigi fondiĝon de palestina lando. Ŝi diris, ke komuna celo favoras ambaŭ flankojn. Laŭ raporto, en la vizito Condoleezza Rice renkontiĝos respektive kun Mahmoud Abbas kaj Ehud Olmert. Ŝi esperas per egalrajteca dialogo kun la duflankaj gvidantoj serĉi komunan starpunkton kaj koni eblan cedon por okazigo de la paca dialogo inter la du flankoj.

Klopodante antaŭenpuŝi la mezorientan pacon, Ban Ki-moon kaj Condoleezza Rice konfesis, ke estas tre malfacile akiri trarompan progreson. Pro tio, ke Palestino ne povis plenumi 3 kondiĉojn, elmetitajn de la 4 flankoj koncernaj al la mezorienta problemo, inkluzive de UN, nome, agnoski Israelon, forlasi perforton kaj akcepti interkonsentojn, subskribitajn inter Palestino kaj Israelo, israela ĉefministro Ehud Olmert anoncis, ke Israelo bojkotos la novan palestinan registaron, kaj rifuzos iun ajn traktadon kun Palestino. Pro tiu ĉi situacio Ban Ki-moon diris, ke ankoraŭ ne maturiĝis la okazo por la interparolo kun oficistoj de Hamas. Parolante pri stagno de la paca procezo, Condoleezza Rice konfesis, ke laŭ la nuna rapido, estas tre malfacile realigi la pacon. Ŝi diris, ke ŝi vizitadas la du landojn kun la celo, koni starpunkton de la du flankoj kaj meti firman bazon por antaŭenpuŝi la pacon; kaj la nuna problemo ne estas la rapido, sed tio, ke oni devas efektive antaŭenpuŝi fondiĝon de palestina lando.

Okaze de la vizito de Ban Ki-moon kaj Condoleezza Rice, eksplodis parol-batalo inter Palestino kaj Israelo. La 25-an de marto en regula kunveno de la israela kabineto, Ehud Olmert kritikis Mahmoud Abbas, ke li rompis siajn promesojn, precipe tiun pri la liberigo de israela armeano, kaptita de palestinaj armitoj, antaŭ fondiĝo de la nova palestina registaro. Sed palestinaj oficistoj apologiis pri tio, ke Mahmoud Abbas neniam faris tiun ĉi promeson, tamen li promesis laŭeble liberigi Gilad Shalit.