• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-27 15:54:16    
Japana ĉefministro oficiale petis pardonon(foto)

cri

Lastatempe pro premo de publika opinio, en la 26-a de marto, responde al demando de parlamentano, japana ĉefministro Abe Shinzo kun identeco de ĉefministro, petis pardonon pri la problemo de seksoservistinoj.

Laŭ raporto de japana amaskomunikilo, en tiutaga komitatana kunveno pri buĝeto de japana Senato, kiam parlamentano de Japana Komunista Partio Yoshikawa Haruko demandis, ĉu la japana registaro oficiale petos pardonon pri problemo de seksoservistinoj, Abe Shinzo respondis, ke li kiel ĉefministro petas pardonon kaj reasertis, ke pri la problemo, la registaro daŭrigas starpunkton de "parolo de Kono Yohei". Li esprimis kompaton al homoj suferantaj mizeron kaj esprimis pardonon pri ilia tiama stato.

En la jaro 1993, Kono Yohei, tiama japana kabineta ĝenerala sekretario, faris parolon pri rezulto de enketo pri la problemo de seksoservistinoj kaj konfesis, ke la japana trupo rekte partoprenis en aranĝo de "loko por liveri seksan servon" en la korea duon-insulo kaj en Ĉinio kaj devigis virinojn de aziaj landoj servi kiel "seksoservistinoj kun trupo", pri tio li esprimis pardonon kaj introspekton. La parolo estas titolita kiel "parolo de Kono Yohei". Lastatempe kelkaj japanaj parlamentanoj intencis nei fakton de seksoservistinoj kaj refoje fari enketon pri la problemo de seksoservistinoj, tamen Abe Shinzo, kiu ĉiam esprimis daŭrigi spiriton de la "parolo de Kono Yohei", esprimis subtenon kaj diris, ke ne troviĝas atesto, kiu manifestas devigadon de seksoservistinoj fare de la japanaj registaro aŭ trupo. La sinteno de Abe Shinzo kaŭzis fortan malkontenton de la internacia socio. Usona Ĉambro de Reprezentantoj ekzamene diskutis pri rezolucio rilate postulon al japana pardonopeto pri problemo de seksoservistinoj kaj iu veterana parlamentano de diplomatia komisiono de usona Ĉambro de Reprezentantoj opinias, ke porpledo de la japana registaro pri la problemo estas malprudenta.

Antaŭ tio, en februaro de la kuranta jaro, grupo pri azipacifika medio de komisiono pri internaciaj rilatoj sub usona Ĉambro de Reprezentantoj invitis tri homojn, kiuj devigite servis kiel seksoservistinoj dum la 2-a Monda Milito kaj okazigis historie unuan aŭskultan kunvenon pri problemo de seksoservistinoj. Ili detale menciis mizeran sperton kaj esperas, ke Usono povos akceli pardonopeton de la japana registaro. Usona Kongreso kelkfoje publikigis rezoluciojn pri la problemo de seksoservistinoj, tamen la japana flanko ekspedis homojn fari predikon, tial tiuj rezolucioj ne povas esti pasigataj en usona Kongreso. Tamen post rego de usona demokratia partio en usona Kongreso, stato ŝanĝiĝis kaj usona publika opinio prenas tagoposttagan severan sintenon pri tiu problemo. En la 24-a tago, ĵurnalo Vaŝingtona Poŝto publikigis ĉefartikolon titolitan "nekomprenebla parolo de Abe Shinzo" kaj kritikis, ke politiko prenita de Abe Shinzo pri problemo de seksoservistinoj estas stranga kaj malagrabla.

Ne nur alilanda amaskomunikilo, sed ankaŭ japana amaskomunikilo sinsekve publikigis ĉefartikolojn kaj artikolojn por kritiki agadon de Abe Shinzo. En la 4-a tago, japana ĵurnalo Yomiuri publikigis artikolon esprimante, ke opozico kontraŭ Usono pri problemo de seksoservistinoj damaĝos japanajn ŝtatajn interesojn.

En kunveno de komitatano pri buĝeto de japana Senato en la 26-a tago, li, estiel ĉefministro, esprimis pardonon pri la problemo de seksoservistinoj. Pri tio, japana eksa ĉefministro Murayama Tomiichi esprimis, ke kvankam kvietigo de tumulto pri seksoservistinoj estas grava, tamen plej grave estas, ke Abe Shinzo devas sincere esprimi pardonon kaj kompreni, kiel li elkore transdonu la pardonon.