• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-27 15:06:54    
Ĉinoj racie alfrontas fondusan investon

cri
Pro granda profito, laŭ multaj ĉinoj, fonduso fariĝis plej bona vojo de riĉigo, tial pli kaj pli da ĉinoj faris fondusan investon. Sed, kunekzistas profito kaj risko en la investo de fonduso. La 27-an de februaro, la ĉina akcia merkato grande malpliiĝis. Poste, la ĉina akcia merkato troviĝas en malstabila stato, kaj ofte okazis grandaj pliiĝo kaj malpliiĝo. Pro tio, multaj fondusoj grandmezure malpliigis valoron, kaj profito de multaj investantoj en la lasta jaro malaperis.

Sinjorino Zhong Rongsa, vicĝenerala sekretariino de la ĉina valorpapera asocio, opiniis, ke en la kuranta jaro, investo de profito ne akiros saman profiton kiel en la lasta jaro. Ŝi diris:

"Antaŭkalkulo pri profito de investo de fondusaj produktoj ne devas duobliĝi. En la skua merkato, la ebleco atingi lastjaran investan profiton estas malgranda."

Plej multaj ĉinaj investantoj jam klare konis tion. Elektante fonduson, ili estas ne blindaj, sed havas sian propran konsideron. Laŭ propra enspeza stato, solvinte ĉiutagan bezonon kaj rezervinte kapitalon por estontaj kelkaj monatoj eĉ por estonta jaro, multaj homoj investas liberan kapitalon al fonduso. En investantoj, ankaŭ ekzistas multaj maljunuloj, ilia enspezo estas limigita kaj la riskoporta kapablo estas malforta, ili pli multe volas aĉeti bone konintan malnovan fonduson. Ĉinaj investantoj estas pli kaj pli raciaj tago post tago.

Ĝenerala direktoro de fako pri privata financo sub pekina filio de shenzhen-a evolua banko sinjoro Yang Bing konigis, ke post 8-jara evoluado, nun jam unuapaŝe formiĝis pluriga konkurenca situacio en la ĉina fondusa industrio, laŭgrade riĉiĝas fondusaj produktoj, preskaŭ ĉiuspecaj fondusoj rapide disvolviĝas. Li esprimis, ke investantoj devas elekti taŭgajn produktojn.

"Nun en la merkato, troviĝas multaj produktoj. Iliaj specoj kaj riskigaj gradoj estas malsamaj, tial mi opinias, ke klientoj devas laŭ propra risko-porta kapablo kaj kono pri produktoj fari aranĝon de kapitala ekvilibro."

Ĝis la fino de 2006, neta valoro de ĉina fondusa kapitalo jam superis 855 miliardojn da juanoj, la nombro de fondusaj investantoj jam superis 15 milionojn. Sed kiel ĝemeloj, risko kaj profito ĉiam kunekzistas, tial akirante profiton, investantoj devas konsideri pli bone preventi riskon.